Romaa lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La cigana lingvo (prefere nomata "romaa lingvo" (propra nomo romani) en la lingvo de la romaoj[1], apartenas al la hindarja lingvaro de la hindeŭropa lingva familio. Ekzistas pluraj variantoj, ĉar ciganoj vivas diaspore tra la tuta mondo kaj akceptas multajn lokajn esprimojn. Romani estas, same kiel Esperanto, tipa ekzemplo de neteritoria lingvo. Ĝi estas lingvo oficiale agnoskita en 11 EU-landoj, nome Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Aŭstrio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Finnlando, Svedio, Norda Makedonio kaj Serbio[2]. La romaa lingvo estas la faktoro kiu ebligas al romaoj ekzisti sen havi ŝtaton kun institucioj kaj administrado[3].
Remove ads
Instruado de la lingvo
En pluraj landoj, inkluzive de Makedonio, Finnlando, Svedio, kaj Aŭstrio, ekzistas almenaŭ iu formo de leĝdona aŭ eĉ konstitucia agnosko de la romaa lingvo. Pluraj aliaj eŭropaj landoj havas politikon de aktiva instigo al kaj subteno de pilotprojektoj engaĝitaj pri la instruado kaj akcelado de la romaa lingvo[4].
Lingvaj rajtoj
Restas multaj obstakloj por la efektivigo de lingvaj rajtoj por la romaoj, problemojn kiuj estu unue solvitaj per adaptita lingvoplanado kaj lingvopolitiko. Por protekti kaj antaŭenigi romanilingvajn rajtojn kiel homajn rajtojn, necesas evoluigi edukajn materialojn kaj amaskomunikilojn en la lingvo, kaj trejni instruistojn kaj verkistojn. Manke de ekzistanta normo por skribi la lingvon, ne eblas krei ĝin sen lingvoplanado. Tamen ne ekzistas unuforma koncepto sur kiu bazi lingvoplanadon, kaj neniu evidenta akreditita aŭ rajtigita instanco kiu povus redakti kaj efektivigi tian koncepton[4].
Remove ads
Nomoj por la lingvovariantoj
Ne ekzistas unika norma lingvo por la romaa. La plej karakteriza trajto de nunaj ciganaj kodigaj provoj estas ilia plurcentra karaktero. Alvokoj kiel tiuj faritaj de romaaj aktivuloj kiel I. Hancock aŭ V. Kochanowski por adopti ununuran dialekton kiel normo ne estis adoptitaj. Ankaŭ la propono de Marcel Couthiade pri unuforma alfabeto kaj artefarite konstruita normo kaj subtenata de rezolucio de la Internacia Romaa Unio de 1990, ne akiris grandan popularecon krom ĝia uzo ene de la rumana eduksistemo, same kiel de malmultaj individuoj ĉefe en Serbio, Nord-Makedonio kaj Albanio[4].
Laŭ la malsupre nomita libro "Kauderwelsch"[5] [6] la denaskuloj nomas sian lingvon romanes aŭ romani ĉib [elp. rroma[n]i ʧhib/ɕib] kiu estas skribita en tre diversaj manieroj depende lingvoj; románi czib, románi čib, románi tschib, románi tschiwi, romani tšiw, romeni tšiv, romani tscheeb, rromani čhib, romani chib, rhomani chib, romani čhib, romaji šjib, romai şib aŭ romanyi shib[7]. En lingvoj kun aliaj alfabetoj ĝi estas ankoraŭ alimaniere skribata.
Ortografio
La ĉi-sekve uzata ortografio baziĝas sur la libreto "Kauderwelsch", sed ne ekzistas unueca ortografio por la lingvo.
Remove ads
Gramatiko
Substantivo
La deklinaciado havas 8 kazojn kaj du genrojn (viran kaj inan). Ni rigardu ekzemple la substantivon raklo (knabo):
Deklinaciataj estas ankaŭ la adjektivoj, pronomoj kaj numeraloj.
Verboj
Regulaj verboj uzas la saman radikon por prezenco kaj preterito, dum neregulaj verboj iom ŝanĝas ĝin. Prunteprenitaj verboj aldonas markigan silabon, kiu eĉ dependas de la dialekto.
Prezenco
La prezenco distingas tri specojn de konjugacio, nome a-grupo, e-grupo kaj prunteprenita grupo. Ĉar ne ekzistas infinitivo, kiel ekzemplo estas donita la tria persono el la verba singularo de prezenco.
La e-grupa konjugacio estu montrata per la verbo kerel.
- Lovara dialekto
ker! | vi faru! |
ker-as! | ni faru! |
ker-en! | vi faru! |
ma ker! | ne faru! |
La a-grupa konjugacio estu montrata per la verbo žal.
Preterito
La preterito nur distingas inter propraj verboj kaj prunteprenitaj verboj. Krome dependas la preterito litero de la lasta radika konsonanto. Post -l-, -n-, -r- kaj -v- sekvas -d-, sed post -g-, -k-, -kh-, -m-, -s-, -čh- kaj -š- sekvas -l-.
Remove ads
Vortotrezoro
La vortotrezoro konsistas el du partoj, nome vortoj, kiuj parencas al vortoj en aliaj hindiaj lingvoj, kaj vortoj el diversaj lingvoj, kies teritorioj estis tramigritaj de la ciganoj.
Ekzemplaj frazoj:
- Džaneja li Romane? = Ĉu vi parolas la romaan (Romani)?
- E droma phànden e Thema, Esperànto phàndel e manuśen jekh avereça = Vojoj ligas landojn, Esperanto la popolojn.
Remove ads
Literaturo
(angla) Matras, Y., Language and the rise of a transnational Romani identity, 2013, RomIdent Working Papers 24.
(pola) Izabela Jaśkowiak, Paweł Lechowski, Rozmówki romskie. Romane wakeribena (Ciganaj konversacioj), Romskie Stowarzyszenie Oświatowe Harangos (Cigana Kleriga Asocio Harangos), Kraków 2008, p. 71
(pola) Baba Jaga. Jan Mirga, Baśnie (Fabloj), Obrazy (Fotoj), Małgorzata Mirga-Tas, Marta Kotlarska, Romskie Stowarzyszenie Oświatowe Harangos i Muzeum Okręgowe w Tarnowie, Kraków 2010 ISBN 978-83-85988-97-7 Teksto en la pola kaj cigana.
(japana) Lingvopolitiko de malplimulto dise loĝanta en multaj ŝtatoj, Eld. Miura Nobutaka & Kasuya Keïsuke, 2000.
Remove ads
Vidu ankaŭ
- Ciganoj
- Sintioj
- Marcel Couthiade ('Rromani'-skribo, lingvo kaj kulturo)
- Gadĵo
- Ederlezi (kanto)
- Gelem, gelem (himno)
- Finna-Cigana lingvo
Eksteraj ligiloj
- Gelem, Gelen Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine: cigana himno
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads