Romuald Traugutt

polo generalo (1826-1864) kaj gvidanto de la Januara ribelo From Wikipedia, the free encyclopedia

Romuald Traugutt
Remove ads

Romuald TRAUGUTT, pseŭdonomo Michał Czarnecki (naskiĝis la 16-an de januaro 1826 en vilaĝeto Ŝestakovo, mortis la 5-an de aŭgusto 1864 en Varsovio estis parte germandevena polo, generalo origine de la tiama Rusia Imperio kaj diktatoro de la Januara ribelo. Li naskiĝis en la vilaĝeto Шестаково (jen ruse, Ŝestakovo, pole Szostakowo, nun beloruse Шастакова, Ŝastakova) en la tiama Rusa Imperio, en Grodna gubernio, kiu nun troviĝas en Belorusio.[1] Li estis filo de Ludwig (poligite Ludwik) kaj Alojza Błocka. La familio devenis de la germanlingva reĝlando Saksio. Plej grandan influon al lia eduko havis lia avino Justyna Błocka, kiu de la plej fruaj jaroj transdonis al li patriotajn valorojn kaj katolikan kredon. En 1836 li komencis lerni en gimnazio en Свислочь, Svisloĉ (jen ruse, Grodna gubernio, pole Świsłocz, nun beloruse Свіслач, Svislaĉ), kiun li finis en 1842 kun bonaj atestoj (arĝenta medalo). Sekve li provis ekstudi. Li volis komenci ĉe la Instituto por Inĝenieroj de Komunikadaj Vojoj en Sankt-Petersburgo, kiu tamen reorganiziĝis kaj pro tio Traugutt estis, kiel eble tro juna, malakceptita.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Thumb
Romuald Traugutt, skulptaĵo de Tadeusz Bylewski (1925) en la kolekto de Muzeo de Pola Armeo en Varsovio
Thumb
Romuald Traugutt
Remove ads

Ribela agado

Ĝis la proklamo de la ribelo en Litovio (marto 1863) Traugutt ne esprimis emon partopreni la politikan vivon. Laŭ siaj opinioj li estis proksima al la liberala frakcio de blankuloj, tamen liaj entreprenataj agadoj speguligis pli ĝuste radikal-demokratian programon de ruĝuloj. Kiam eksplodis la ribelo najbaroj instigis lin ekkomandi lokajn taĉmentojn. Traugutt ne estis inter ili aparte populara persono, sed la plimulto konis liajn antaŭajn milit-meritojn. Dum longa tempo li rifuzis aliĝi al la januara ribelo. Eniris bataladon aprile 1863. Ekgvidis kobrinan taĉmenton, kun kiu la 17-an de majo li pretigis sukcesan embuskon kontraŭ rusa taĉmento apud Gorki. Li komandis ankoraŭ kelke da bataletoj. La lasta okazis la 13-an de julio apud vilaĝo nun pole nomata Kołodno (en la nuna distrikto Bjalistoko, siatempe oficiale ruse Кoлоднo en la Grodna gubernio de la Rusia Imperio, beloruse Калодна) kaj malsukcesis. Sammonate li iris al Eliza Orzeszko kaj tie restadis en ŝia bieno apud Kobrin (pole Kobryń). Poste li intencis iri al Varsovio.

Diktatoreco

En la ĉefurbo de la Reĝlando li aperis je dispono antaŭ Milita Departamento de la Nacia Registaro. La 15-an de aŭgusto li generaliĝis. Sekve li estis sendita al Parizo, kie li devis serĉi helpon por la ribelantoj flanke de Francio. La misio tamen ne estis sukcesa. Post sia reveno li gajnis apogon de la blanka frakcio, kiu kandidatigis lin por diktatoro de la ribelo. Post la falo de la Nacia Registaro de la ruĝuloj la 17-an de oktobro 1863 Romuald Traugutt fariĝis komandanto de la ribelo.

Lia gvidanteco estis sekreta. Sidejo de la diktatoro estis loĝejo ĉe la str. Smolna 3 kaj Traugutt mem akceptis pseŭdonomon Michał Czarnecki kaj ankaŭ elpensitan konspiran identecon prezentante sin kiel komercisto devenanta de Galicio. Traugutt sin devontigis provi reorganizi partizanajn taĉmentojn je regula armeo. La 27-an de decembro 1863 li dekretis starigon de terenaj delegitoj por proprietigo de vilaĝanoj. Kiel unu el la ĉefaj celoj li indikis ankaŭ la devon plibonigi la financan situacion de la ribelaj taĉmentoj. Liaj streboj por prunto de mono enlande kaj eksterlande fiaskis. Li gvidis ankaŭ larĝe ambiciatan eksterlandan politikon. Komence li provis akiri militistan apogon de la landoj de Okcidenta Eŭropo. Kiam montriĝis ke la esperoj pri tio estis tute senbazaj li ligis kontaktojn kun aliaj eŭropaj revoluciuloj. Li korespondis i.a. kun Giuseppe Garibaldi. Malgraŭ sia profunda religiemo kaj letersendado al la papo Pio la 9-a kun peto pri apostola beno li tamen kontraŭstaris sendi al Romo fondusojn, kiuj estus akcelontaj kanonizon de la benata Jozafat Kuncewicz (rutena ĉefepiskopo de Polocko, martiro kaj efektive intertempe sanktulo, en vikidatumoj).

Morto

Thumb
Pro Kredo kaj Patrujo mortpafitaj kaj pendumitaj. Ilustraĵo de Awit Szubert, 1864. Centre videblas Romuald Traugutt

Traugutt estis arestita nokte de la 10-a/11-a de aprilo 1864 en sia varsovia kvartalo fare de rusa polico, perfidita de judo Artur Goldman. Komence li estis tenata en Pawiak kaj poste malliberigata en la 10-a pavilono de la varsovia citadelo (en vikidatumoj). Oni provis eltiri de li informojn pri gvidantoj de la ribelo, sed li neniun denuncis. Dum la juĝaj pridemandadoj li eldiris la faman frazon:

La ideo pri nacieco estas tiel potenca kaj faras tiel grandajn progresojn en Eŭropo, ke nenio ĝin venkos.

La 19-an de julio Kampa Aŭditoraro verdiktis koncerne Traugutt. Li estis degradita kaj mortkondamnita. La kondamnon oni plenumis per pendigo sur la deklivoj de la Varsovia Citadelo la 5-an de aŭgusto 1864 je la 10-a matene kune kun Rafał Krajewski, Józef Toczyski, Roman Żuliński kaj Jan Jeziorański (en vikidatumoj). Lia lasta gesto antaŭ la morto estis kisado de la kruco dum kiu la kolektinta tridekmila homamaso kantis la kanton Święty Boże (Sankta Dio).

Remove ads

Survoje al beatigo

Oni entreprenis paŝojn por lin beatigi kiel simbolon de sindediĉo kaj martireco por la Patrujo. Kun ĉi tiu ideo elpaŝis pastro Józef Jarzębowski, la biografo de Traugutt. La koncepton apogis ankaŭ kardinalo Stefan Wyszyński. Nuntempe pri tio okupiĝas patro Władysław Kluz, aŭtoro de la libro Dyktator Romuald Traugutt (diktatoro Romuald Traugutt), eldonitan en 1982.

Memorigo

Centre de Varsovio estas parko je lia nomo (1925), kie pli frue ekzistis monumento (1916) sur lia ekzekutejo, kaj rande monumenta fortikaĵeto. En Ciechocinek oni starigis en 1933 memoran kolumnon. En 1938 kaj 1945 aperis poŝtmarkoj kaj en la 80-aj jaroj - monbileto. Novembre 1981 li estis distingita de historia ribela honora distingo - Stelo de Persisto. La nomon de Romuald Traugutt akceptis multaj stratoj en diversaj polaj lokoj. Li estas patrono de lernejoj kiel ekzemple de la 2-a ĝeneralkleriga liceo en Ĉenstoĥovo aŭ la 45-a ĝeneralkleriga liceo en Varsovio kaj de la skoltaj teamoj, kiel la 1-a varsovia skolta teamo je la nomo de Romuald Traugutt Czarna Jedynka (Nigra Unuo).

En la supozata loko de la ekzekuto troviĝas memorkruco kaj en la 10-a pavilono de la varsovia citadelo estas rekonstruita la prizona ĉelo, en kiu li estis malliberigata.

Notoj kaj referencoj

Bibliografio pola

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads