Romy Schneider

germana-franca aktorino From Wikipedia, the free encyclopedia

Romy Schneider
Remove ads

Romy SCHNEIDER [romi ŜNAJde], aŭ realnome: Rosemarie Magdalena ALBACH (naskiĝis la 23-an de septembro 1938, mortis la 29-an de majo 1982) estis aŭstri-devena germana-franca aktorino.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Remove ads

Biografio

Ŝi naskiĝis kiel filino de la geaktoroj Magda Schneider kaj Wolf Albach-Retty en Vieno. En 1945, post la divorco de ŝiaj gepatroj, kiam Romy estis sesjara, ŝia patrino elektis por ŝi sian familian naskiĝo-nomon Schneider. La unuajn filmrolojn ŝi ludis kune kun sia patrino. Famon ŝi akiris per la Sissi-filmoj (1955-57) temantaj pri la bavara princino Elisabeth (mallonge: Sissi), sed post la tria tiuspeca filmo la juna aktorino ribelis kontraŭ la teda roloskemo de la deca knabino.

En la jaro 1958 Romy Schneider enamiĝis al sia franca kolego Alain Delon kaj transloĝiĝis al Parizo. Ŝi studis aktoradon, elprovis sin en teatro kaj baldaŭ ricevis proponojn al altnivelaj filmroloj, ekz. Der Prozess, filmigita fare de Orson Welles laŭ verko de Franz Kafka.

Profesie ŝi ekde tiam estis ege sukcesa, sed private ŝi suferis plurajn sortobatojn. Ŝia rilato kun Alain Delon fiaskis, same kiel ŝiaj du postaj edzinecoj. La plej granda katastrofo tamen estis la akcidenta morto de ŝia 14-jara filo en la jaro 1981. Ankaŭ ŝia sanstato malboniĝis, kaj kelkajn monatojn post sia lasta filmo Romy Schneider mortis en la aĝo de nur 43 jaroj en Parizo.

La aktorino Sarah Biasini estas ŝia filino.

Remove ads

Listo de filmoj

Remove ads

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads