Arbusta rubuso
specio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Arbusta rubuso (science: Rubus fruticosus) estas specio de tufarbusto el la genro rubuso,[1] familio rozacoj kun nigraj fruktoj, la rubusberoj. Strikte en la botanika senco, la frukto ne estas bero, sed plurfrukto de multaj drupetoj.
Rubuso estas ofte uzata por arbusta rubuso.
Remove ads
Uzo
Kuirarto
La frukto estas purpura-nigra kaj havas acidan kaj dolĉan guston. Oni faras konfitaĵojn kaj siropojn el la fruktoj.
Kuracado
El la folioj oni povas prepari herboteon. Ĝi havas sangopurigan kaj sangoglucidmalaltigan efikon. Rubusberoj estas bona fonto por la vitaminoj A kaj C, ili enhavas kalion, magnezion kaj kupron.
Rubusberoj altigas sangiĝon kaj helpas dum febro. Iom varmigita rubusbersukto estas tre bona kuracilo kontraŭ raŭka aŭ laciĝinta voĉo.
Iam oni uzis la radikon kiel kuracilon, sed tio ne plu kutimas nuntempe.
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



