Rudolf Höß

germana naziisto, SS-oficisto, fondinto kaj la unua komandanto de germana koncentrejo (ekstermejo) en Aŭŝvico From Wikipedia, the free encyclopedia

Rudolf Höß
Remove ads

Rudolf Franz Ferdinand Höß (n. la 25-an de novembro 1900 en Baden-Baden; m. 16-an de aprilo 1947 en Aŭŝvico, pendumita) estis germana nazio, SS-oficisto, fondinto kaj la unua komandanto de koncentrejo en Aŭŝvico.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Ne konfuzu lin kun Rudolf Hess.

Li memvole soldatiĝis en aĝo de 15, kaj kiel 17-jarulo li estis jam suboficiro en Turkio. En 1919 aliĝis al paramilita grupiĝo nomita Freikorps Roßbach kaj partoprenis en bataloj en Baltio, en la Ruhr-regiono kaj Supra Silezio. Li aliĝis en 1922 al NSDAP. Li estis en prizono, liberiĝis en 1928.

Li estis la komandanto de la koncentrejo Aŭŝvico ekde majo 1940 ĝis 9-a de novembro 1943. En 1944 denove agadis tie.

Li vivis kaŝnome kiel matroso „Franz Lang” (1945), sed britoj kaptis lin en 1946. En 1947 li estis procesita en Pollando pro murdoj, kaj estis kondamnita al morto. Antaŭ sia ekzekuto, li skribis aŭtobiografion en la prizono.

Krom la edzino, li elektis por si la malliberigitan aŭstran komunistinon Eleonore Hodys kiel seks-sklavo, dufoje gravedigis ŝin kaj abortigis la fetojn, ĝis fine ŝi povis fuĝi kaj poste estis atestanto kontraŭ la naziaj militkrimoj en la Nurenbergaj Procesoj. La vikipedia informkesto pro teknikaj kialoj nomas ŝin "amkunulo", "koramiko", kiu ĉi tie estas maltaŭga kaj tute malĝusta vortumo.

Remove ads

Militkrimoj

Kiel komandanto de Aŭŝvico Rudolf Höß unuafoje la 23-an de aprilo 1941 kondamnis 10 personojn al ĝismorta malsatigo, elektitaj de SS-anoj, revenĝe pro fuĝo de unu malliberulo - la unua mortis Marian Batko la 27-an de aprilo. Kompreneble aldoniĝis al tio multaj pliaj militkrimoj, neeviteble, estante la ĉefo de ekstermejo.

Remove ads

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads