Memoriga tabulo, malantaŭ kiu estas metita la koro de Rudolfo Johano.
Li naskiĝis kiel malplej aĝa filo de imperiestro Leopoldo la 2-a kaj lia edzino Maria Ludovika de Hispanio (María Luisa de Borbón). En la jaro 1819 li estis nomita ĉefepiskopo de Olomouc kaj poste kardinalo.
Li ŝatis muzikon, subtenis muzikistojn kaj eĉ mem komponis. Ludwig van Beethoven instruis lin kaj dediĉis al li plurajn komponaĵojn.
Li estas sepultita en familia kripto de Habsburgoj en kapuĉena preĝejo en Vieno. Lia koro estas metita en kripto en Katedralo de sankta Venceslao en Olomouc.