Rusta tinamo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Rusta tinamo aŭ Mallongbeka tinamo kongrua kun la latina scienca nomo (Crypturellus brevirostris) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj komune troviĝanta en marĉaj arbaroj en tropikaj regionoj de Sudameriko.[2]
Remove ads
Taksonomio
La Rusta tinamo estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]
Remove ads
Etimologio
Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[4] La specinomo brevirostris originis el la latinaj vortoj brevis (mallonga) kaj rostris (alude al beko).
Teritorio kaj habitato
Ĝi troviĝantas en tropikaj marĉaj arbaroj kaj arbaroj de malaltaj teroj, ĝis 500 m de altitudo.[5] Tiu specio estas indiĝena de nordorienta kaj nordokcidenta Brazilo, Franca Gujano, kaj orienta Peruo en Sudameriko.[2]
Aspekto
La Rusta tinamo estas 27 al 29 cm longa. Ties supraj partoj estas ruĝecaj tre striecaj je nigra, ties gorĝo estas blanka, ties brusto estas brilrufa, ties ventro estas blanka, kaj ties flankoj estas strieca je nigra. Fine, ties krono estas helbruna kun kruroj flavecgrizaj.
Kutimaro
Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Rusta tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[3]
Remove ads
Referencoj
Literaturo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads