Ségur (pariza metrostacio)
metrostacio en Parizo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ségur [seɡyʁ] estas stacio sur linio 10 de la Metroo de Parizo; ĝi situas inter la 7-a kaj 15-a arondismentoj de Parizo.
Remove ads
Stacio
La stacio estis malfermita en 1937. Malgraŭ sia nomo, ĝi situas sur Avenuo de Suffren, Avenuo de Ségur situante kelkcent metrojn apude.
La stacio eltiras sian nomon el markizo Philippe Henri de Ségur (1724-1801) kiu estis marŝalo de Francio kaj ŝtata sekretario pri milito de 1780 ĝis 1787. Ségur estas nomo pli konata per romanoj de lia bo-nepino, Sofia Rostopĉina, grafino de Ségur (1799-1874), inter kiuj troviĝas: Les Malheurs de Sophie (La Malfeliĉaĵoj de Sofia), Mémoires d'un âne (Memoraĵoj de Azeno), Les Petites Filles modèles (La Modelaj Knabinetoj).
Remove ads
Interkonektoj
La stacio disponas pri neniu interkonekto kun busoj de RATP.
Proksime
La stacio troviĝas apud UNESKO, sur Avenuo de Breteuil, fama avenuo iranta al Hotelo de la Invalidoj, kaj Militista Akademio, ĉe la ekstremaĵo de Marsa Kampo.
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads