Aĥmim

From Wikipedia, the free encyclopedia

Aĥmim
Remove ads

Aĥmim, laŭ egipta arabe أخميم, laŭ loka kopte ⳉⲙⲓⲙ, laŭ alia kopte ϣⲙⲓⲛ estas urbego en meza Egiptio, en Alta Egiptio, en la Provinco Saŭhaĝ. Ĝi estis konata dum la historio ankaŭ Ipu, poste dum la grekoj kaj romianoj Panopolis.

Thumb
Kirko en Aĥmim
Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Remove ads

Demografio

En Aĥmim loĝis 151430 homoj en 2021 laŭ la Germanlingva Vikipedio.

Geografio

Aĥmim troviĝas laŭ la dekstra (orienta) bordo de Nilo 85 metrojn super la marnivelo. Provinca sidejo Saŭhaĝo troviĝas nur 5 en la kontraŭa bordo, Ĝarĝa 29, Kenao 108, Luksoro 132, Minjo (Egiptio) 195, Hurghada 220, Asuano 299, ĉefurbo Kairo 390, Suezo 387 kilometrojn (aere) .

Historio

Dum la faraonoj la nuna Aĥmim estis ofte restadejo (komprenu: ĉefurbo) de faraonoj. Hodiaŭ malmulto de iamaj konstruaĵoj restis, ĉar en la sekvaj jarcentoj la ŝtonoj estis reuzitaj.

Ekonomio

Dum la greko-romia periodo Aĥmim estis centro de teksaĵproduktado. Ankaŭ nun oni produktas kotonŝtofojn, bluajn ĉemizojn kaj ŝalojn. Ekzistas ankaŭ sukerproduktado kaj fremdultrafiko.

Thumb
Moskeo en Aĥmim
Thumb
Templo en Aĥmim

Religio

En Aĥmim plejparte vivas islamanoj, krome ekzistas kopta-katolika komunumo.

Klimato

Aĥmim situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 14-31 °C.

Trafiko

Inter Saŭhaĝo kaj Aĥmim 2 pontoj funkcias, tial en la alia bordo la fervojo kaj la ĉefvojo estas atingebla. Tamen ekzistas ankaŭ preterira ĉefvojo en tiu ĉi flanko, krome vojo al la marbordo. La plej proksima internacia flughaveno funkcias ĉe Saŭhaĝo. Dum la historio en la Nilo estis vigla ŝipado.

Vidindaĵoj

  • moskeoj, kirkoj
  • komence monaĥejo
  • bazaro
  • ruinoj de du antikvaj temploj

Referencoj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads