Saas-Grund
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Saas-Grund estas svisa komunumo, en la germanparolanta parto de kantono Valezo, Distrikto Visp. Ĝi kuŝas en la dekstra (orienta) bordo de la valo de rivero Saaservispa, ĉirkaŭ 140 km (birdfluge) orienten de Ĝenevo kaj ĉirkaŭ 100 km (birdfluge) sude de Berno.
La komuna teritorio (kiu entenas ankaŭ la vilaĝojn Tamatten, Unter dem Berg kaj Triftalp) etendiĝas de la rivero (1559 m de alteco) ĝis la montoj Weissmies (4023 m) kaj Lagginhorn (4010 m) kiuj markas la limon kun distrikto Brigo.
La turismo kaj la skiado estas la ĉefaj resursoj de la komunumo.

Najbaraj komunumoj de Saas Grund estas:
Sude: Saas-Almagell;
Okcidente: Saas-Fee;
Nord-okcidente: Saas-Balen;
Oriente: Sempiono, en distrikto Brigo.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- germane france itale angle Paĝaro pri Saas Grund[rompita ligilo]
- germane Fotoj de Sass-Grund sub la neĝo
- germane france angle japane La vilaĝoj de Saas-valo
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads