Sacha Bulthuis

From Wikipedia, the free encyclopedia

Sacha Bulthuis
Remove ads

Alexandra Paula Maria (Sacha) BULTHUIS (naskiĝis la 24-an de majo 1948 en Doorn, mortis la 15-an de oktobro 2009 en Hago) estis nederlanda aktoro. Ŝi estis longtempe ligata al teatrogrupo Toneelgroep De Appel en Scheveningen. Ŝi ankaŭ rolis en kelkaj filmoj. En 2009 Bulthuis mortis pro pulmkancero. Ŝia patro, verkisto Rico Bulthuis, mortis dek unu taĝojn antaŭ ol ŝi. Sacha Bulthuis estis la nepo de konata esperantisto kaj esperantlingva verkisto Hendrik Bulthuis.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Sacha Bulthuis estis dum jaroj edziĝinta kun teatristo Aus Greidanus (1950) kaj estas la patrino de tri gefiloj, el kiuj du gefiloj, Aus Greidanus kaj Pauline Greidanus, estas ankaŭ teatristoj kaj aktoroj.

Remove ads

Profesia vivo

Sacha Bulthuis rolis en multaj teatraĵoj kaj radioteatraĵoj. Plie ŝi rolis en televidaj serioj kaj filmoj.

Televidaj serioj

  • Bed & Breakfast, gastrolo kiel patrino Gans (2006)
  • Keyzer & De Boer Advocaten, gastrolo kiel s-rino Sylvia van 't Hof (epizodo De Eed, 2007)
  • Baantjer (1995-2006), kiel Karin Stalknegt (epizodo De Cock en de moord met 43 messen, 1997)
  • Baantjer (1995-2006), kiel Maria van der Meulen (epizodo De Cock en de moord met hulp van buitenaf, 2001)

Filmoj

  • Komt een vrouw bij de dokter (2009)
  • TBS (2008)
  • Masterclass (2005)
  • AmnesiA (2001)
  • Kruimeltje, rolo kiel s-rino Koster (1999)
  • Het Hoogste Streven (1995)
  • Rooksporen (1992)
  • Max Havelaar (1976)
Remove ads

Premioj

  • Theo d'Or (1974)
  • Proscenium-premio (1988)
  • Theo d'Or (1993)
  • Kandidato pri Gouden Kalf por ŝia rolo en AmnesiA (2001)

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads