Rico Bulthuis
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Rico Johannes Bulthuis (naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1911 en Hago, mortis la 4-an de oktobro 2009 en Zutphen) estis nederlanda verkisto de plejparte magi-realismaj psikologiaj trileroj kaj krimliteraturo, pupteatristo, ilustristo, fotisto kaj artkritikisto. Dum la dua mondmilito Bulthuis uzis la pseŭdonimon Hans Guignoly. Li estis filo de grava esperantisto Hendrik Bulthuis.
Remove ads
Junaĝo
Bulthuis estis la tria filo de Hendrik Bulthuis. Rico ne havis feliĉan junaĝon. Sian patrinon li nomis "megera virino" kaj pri sia patro Bulthuis diris ke malgraŭ la fakton, ke la patro povis paroli naŭ lingvojn, li "en neniu de tiuj lingvoj iam konversaciis kun mi."[1]
Bulthuis plenkreskis en Haga popola distrikto kie estis multa superstiĉo, multaj okultistoj, kaj hindiaj migrantoj, kiuj rakontis al Bulthuis pri siaj hindiaj kredoj pri spiritoj. Rezulte, Bulthuis kredis je spiritoj kaj kiel infano ludis kun ili. Li ankaŭ imagis ke li havas fratinon.[2]
Bulthuis ne povis facile lerni. Li lernadis ĉe metia lernejo kaj fariĝis pentristo. Spite de disleksio, li ja lernis bone legi kaj eklegis multajn librojn.[1]
Remove ads
Verkoj
- Illusie (1923)
- Diederiks droeve dood (1933)
- Lied zonder naam (1935)
- Grotesken (1938)
- Het glazen masker (1940)
- Het geschaakte koren (1944)
- Fred Fernandes keert terug (1946)
- Het andere verleden (1947)
- La Alia Pasinteco (1952)
- tradukis al Esperanto kaj antaŭparolis Julia Isbrucker
- enkondukis doktoro Paul Dietz
- eldonis Internacia Esperanto-Instituto
- De vergeten medeminnaar (1963) kiel filmo
- La Alia Pasinteco (1952)
- De schim van Joyce Herfst (1948)
- Poppentheater (1948)
- Astrologie (1949)
- Nocturne der zeven spinnen of Een kus van Florette (1949)
- De misdaad van Richard Ros (1950)
- Edmond de Wilde en de werkelijkheid (1950)
- De klokkenmaker van Budapest (1952)
- De schildwacht en de roos (1952)
- Feest voor Pauline (1952)
- De kat kwam weer (1953)
- Johan Fabricius (1959)
- Bruiloft op het Binnenhof (1960)
- Piet Heyn (1963)
- Het maagdenspel (1964)
- Siegfried E. van Praag (1969)
- De dagen na donderdag (membiografio; 1975)
- Het kind dat mee moest spelen (1978)
- De koorddansers en andere herinneringen (1985)
- Herinneringen aan Alexandre A. M. Stols (1994)
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads