Safnern
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Safnern (malnova franclingva nomo Savagnier) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1873 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Remove ads
Geografio
Safnern situas en oriento de la urbo Bielo ĉe la sudorienta flanko de la monto de Bütten. En sudoriento de la komunumo la Nidau-Büren-Kanalo tranĉas la malnovan fluvojon de Aro, kiu formas la sudorientan limon de la komunumo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Safnern la setlejoj Underi Ey, Blämund, kaj Berhardsguet.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,62 km², de kiuj 33,7% estas kovritaj de arbaro, 43,5% servas por agrikulturo kaj 17,8% por setlado. [2]
Remove ads
Najbaraj komunumoj
La komunumo Safnern limas en nordo al Pieterlen, en oriento al Meinisberg, en sudoriento al Büren ĉe Aro, en sudo al Scheuren, en sudokcidento al Orpund, kaj en nordokcidento al Bielo.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 235.1 de Bielo al Büren ĉe Aro. Proksimume 3 kilometrojn nordokcidente de la komunumo troviĝas la vojnodo de la svisa aŭtovojo A5 kun la svisa aŭtovojo A16 kaj la nuntempe konstruata konekto al la svisa aŭtovojo A6. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la loka buslinio n-ro 72 de la stacidomo de Bielo al Meinisberg.
Historio
La unua dokumenta mencio de Safnern datiĝas el la jaro 1251 kiel Savenieres. Dum mezepoko al la komunumo apartenis pliaj setlejoj kiel Büttenberg, la kastelo sur la monteto Schlösslihubel kaj Stadholz, kiuj dezertiĝis. Bienposedantoj estis la Grafoj de Nidau, kiuj faris donacojn al la Monaĥejo Gottstatt. En la jaro 1398 Safnern fariĝis kun la tuta grafejo havaĵo de la urbo Berno. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Safnern apartenis al la Voktejo Nidau. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝis 1803 ĝi apartenis al la distrikto Büren. En 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Nidau kaj fariĝis en la jaro 2010 parto de la administra distrikto Bielo.[3]
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Bildoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



