Said Baluĉi

From Wikipedia, the free encyclopedia

Said Baluĉi
Remove ads

Said Baluĉi, tute Sejjed Navvab Mozaffari Balouchi (perse سید نواب مظفری بلوچی, naskiĝis la 7-an de februaro 1962 en Raŝto, Irano) instruis la persan lingvon kaj persan literaturon en teheranaj universitatoj. Li fariĝis rifuĝinto kaj loĝas ekde 2013 en Nederlando.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Remove ads

Esperanto

Li esperantistiĝis 23-jaraĝe memstudante. Poste li daŭrigis la studadon en la klasoj de Ĵila Sedighi kaj Mohammad Hasan Naser-eddin Sahebzamani. La temo de lia magistra disertacio ĉe la Universitato Azad en Tehrano estis "Esperantigo de persaj poemaj kaj prozaj specimenoj" (1998).

Li loĝas en Vaassen, Nederlando ekde 2013, estas membro de UEA ekde 1989 kaj UEA-fakdelegito ekde 1996.

Li iĝis estrarano de Esperanto Nederland ekde 2016 kaj ĝia prezidanto por 2017-2018.

Remove ads

Citaĵo

"Vivo sen idealo ne estas senchava vivo. Havi idealojn donas signifon al la vivo, eĉ se vi ne atingas ilin. Tiel vi restos okupata, scivolema kaj moviĝema. La vivo havas nenian sencon, ni devas doni al ĝi sencon". - Said Baluĉi

Vidu ankaŭ

Esperanto Nederland

Eksteraj ligiloj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads