Sajmirienoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Sajmirienoj
Remove ads

Sajmirienoj, sajmiriojsciur-simioj estas la amerikaj simioj de la genro Saimiri. Ili estas la nura genro en la subfamilio Saimirinae (Sajmirienoj). La nomo de la genro Saimiri estas de tupia origino (sai-mirimgai-mbirin < sai 'simio' kaj mirim 'malgranda'),[1][2] kaj estis uzata ankaŭ kiel komuna nomo fare de fruaj esploristoj.[3][4]

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Sciur-simioj loĝas en la tropikaj arbaroj de Centra kaj Suda Ameriko en la kanopea tavolaro. Aliaj specioj havas teritoriojn ĉu parapatriajnalopatriajn en la Amazonio, dum S. oerstedii troviĝas disdistribue en Kostariko kaj Panamo.

La Komuna sciur-simio estas kaptata kiel maskoto kaj por medicina esplorado[5] sed ĝi ne estas minacata. Du specioj de sciur-simioj estas minacataj: nome la Centramerika sciur-simio kaj la Nigra sciur-simio; ili estas listitaj kiel Vundeblaj fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo.[6][7]

Remove ads

Taksonomio

  • Genro Saimiri
    • Grupo de S. sciureus group
      • Centramerika sciur-simio, Saimiri oerstedii
      • Komuna sciur-simio, Saimiri sciureus
      • Nudorela sciur-simio, Saimiri ustus
    • Grupo de S. boliviensis
      • Nigrakrona sciur-simio, Saimiri boliviensis
        • Bolivia sciur-simio, Saimiri boliviensis boliviensis
        • Perua sciur-simio, Saimiri boliviensis peruviensis
      • Nigra sciur-simio, Saimiri vanzolinii

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads