Sais

vilaĝo en Egiptio From Wikipedia, the free encyclopedia

Sais
Remove ads

Sais (ankaŭ Saïs, hodiaŭ Sa el-Hagar) estas egipta urbo en la okcidenta delto de la Nilo.

Vidu ankaŭ: tekston pri la komunumo Le Saix aŭ 'Saix en Francio, okcitane nomata Lo SaisSais.
Rapidaj faktoj Estasemporia, arkeologia loko, village in Egypt [+], Estas ...
Remove ads

Historio

Jam ekde la malnova imperio Sais aperas en egiptaj tekstoj. Elfosaĵoj montris, ke la loko estis loĝejo jam de ĉirkaŭ -4000. La loka diino estis Neith, kiu havis grandan templon en la urbo. La faraono Psametiĥo la 1-a, kiu ŝajne devenis el Sais, transloĝigis la ĉefurbon de la lando tie ĉi kaj fondis la laŭ la loko nomatan saitan dinastion. Tiam Sais estis la centro de la grekegipta komerco. Herodoto priskribas la templon kaj la tombarojn de la 26-a dinastio.

La reĝoj de Sais (26-a dinastio) regis dum la malfrua tempo (-664 ĝis -525) en Egiptio.

Laŭ la platona dialogo Timeo, Solono kunportis sian raporton pri Atlantido el Sais, kie pastro parolis al li pri tio laŭ malnovaj templaj skribaĵoj.

Nur malmulte restis de la urbo.

Remove ads

La reĝoj de Sais

Literaturo

  • Ramadan El-Sayed: Documents relatifs à Saïs et ses Divinités (Dosieroj rilate al Sais kaj ties dioj), Bibliothèque d'étude, T. LXIX, Institut Français d'archéologie orientale du Caire, 1975 (france).
  • Thorwald C. Franke: Mit Herodot auf den Spuren von Atlantis (Kun Herodoto laŭ la spuroj de Atlantido), Norderstedt 2006 (germane).

Eksteraj ligiloj

  • Atlantis-Scout: La platona dialogo Timeo, en kiu Sais estas indikita kiel devenloko de la raporto pri Atlantido. (germane)
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads