Ligento

kemiaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Arkitekturo > Betono

Ligento de betono estas substanco kapabla ligi grajnojn de inertaj substancoj (volumenaĵoj); laŭ destino de betono oni distingas la ligentojn: morteraĵojn, mastikojn, gluojn, sintezajn plastojn, ligajn ceramikajn substancojn.

Ekzemploj:

  • Cemento estas la plej fama ligento - hidraŭlika pulvoro, fabrikita en cementejo per muelado de cementa klinkero kaj de eventualaj ingrediencoj.
  • Portlanda cemento estas fabrikita el portlanda silikata klinkero, al kiu estas permesate almiksi nur ingrediencon por reguli la solidiĝon (gipsoŝtonon k.s.).
  • Aluminata cemento estas fabrikita per fajna muelado de aluminata klinkero; ĝi elstaras per alta komenca meĥanika firmeco.
  • Mikscemento estas fabrikita per muelado de klinkero, alia hidraŭlike aktiva substanco (ŝlako, pozolano k.s.) kaj gipsoŝtono kiel regulilo de solidiĝo.
  • Ŝlakportlanda cemento estas silikata mikscemento kun altforna pulvorigita ŝlako kiel almiksaĵo (maks. 40 %)
  • Altforna cemento estas silikata mikscemento kun altforna pulvorigita ŝlako, kies enhavo estas inter 40 ĝis 80 % el la maso de cemento.
  • Speciala cemento estas destinita por iu speciala apliko; proprecoj de la cemento estas tiucele modifitaj. Ekzemploj:
  • Ŝosea cemento estas speciala cemento, kiu elstaras per malrapida solidiĝo kaj hardiĝo, malgrandaj volumenaj ŝanĝoj, alta rezisteco al tiro ĉe flekso kaj al efiko de frosto
  • Valbaraĵa cemento estas speciala cemento por konstrui masivajn baraĵojn; ĝi elstaras per produktado de malalta hidrata varmo.
  • Ekspansia cemento - speciala cemento dotita per ingrediencoj, kiuj kaŭzas, ke la cemento ĉe apliko pligrandigas sian volumenon kaj konservas ĝin.
  • Rapidharda cemento - speciala portlanda cemento kun altaj komencaj meĥanikaj firmecoj post unu kaj tri tagoj, respondaj al koncerna normo
  • Blanka cemento - speciala cemento, kiu en pulvora stato prezentas blankecon super 70 % BaSO4
  • Kolora cemento - speciala silikata cemento fabrikita el blanka portlanda cemento aŭ el mikscemento helpe de kolorigaj ingrediencoj
  • Sakcemento - cemento pakita kaj transportata en sakoj, kutime paperaj, po 50 kg aŭ malpli
  • Loza cemento - cemento transportata sen pakumo en specialaj transportiloj
  • Klinkero - duonprodukto estiĝanta per sintrado de cement-krudaĵo; ĝi povas esti silikata aŭ aluminata
  • Cementa ŝlimo - maldensa suspensio de cemento en akvo
  • Cementa pasto - kaĉe fluebla ĝis pasteca suspensio de cemento en akvo; ĝi estas konsistaĵo de betonmiksaĵo, speciale de ties etgrajna mortera parto
  • Cementa ĝelo - metastabila amorfa solida stato de la produkto de cement-hidratiĝo
  • Cementa ŝtono - kompakta rigida produkto de la hidratiĝo de cementa pasto
  • Asfalto - natura aŭ artefarita organika substanco bazita je hidrokarbidoj, ĉe certaj temperaturoj glueca, tirmola, tenaca kaj elasta; ĝi estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon
  • Gipso - pulvora ligento (morteraĵo) akirita per parta senakvigo de gipsoŝtono; diluita per akvo ĝi solidiĝas kaj hardiĝas
  • Kalko - pulvora aŭ pasteca ligento (morteraĵo), kiu estas estingita kalko - kalcia hidroksido, Ca(OH)2, en la formo de kalka pasto aŭ pulvoro; ĝi estas komponento precipe de morteroj
  • Plasto - sinteza rezino - makromolekula organika substanco, bazita sur hardeblaj polimeroj; ĝi estas uzata kiel ligento por plastbetonoj
  • Morteraĵo - ĉiu ero el la grupo de neorganikaj pulvoraj ligentoj, kiuj miksitaj kun akvo estas formeblaj kaj kapablaj ligi grajnecajn volumenaĵojn al kompakta firma tuto; ekzistas aeraj morteraĵoj (aera kalko, gipso, magnezia morteraĵo) kaj hidraŭlikaj morteraĵoj (hidraŭlika kalko, cemento)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads