Sakro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Sakro
Remove ads

Sakro[1]fivorto estas vorto aŭ frazo, konsiderata nedeca kaj/aŭ malĝentila, uzata por esprimi indignon, koleron aŭ similan senton, ne alparolante rekte difinitan homon. Vortoj en sakroj ofte perdas plene aŭ parte sian kutiman sencon, esprimante nur bolantan, furiozan senton.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la vorto uzata por esprimi malbonaĵojn. Por informoj pri pri la osto, vidu la artikolon Sakro (anatomio).
Thumb
Desegnaĵo de viro diranta sakrojn. La perbilda cenzuro (ofte #, &, $, ! kaj aliaj) estas uzata ĉefe en porinfanaj komiksoj.

Estas kutime por sakroj aludi personaĵojn aŭ sakralaĵojn (religio, raso, nacia deveno), tabuojn (ekskrementoj, specifaj partoj de la homa korpo, seksumo) kaj ankaŭ fari hiperbolojn per vortumo pli ŝoka aŭ energia ol tio, kion oni vere celas diri (blasfemo, malbeno, forneo, ĵuro). Ekzistas ankaŭ fia senvorta komunikado (figestoj, kiel ekzemple la mezfingra gesto aŭ la brakgesto) kiu povas foje akompani sakrojn por plidrastigi ilin.

Remove ads

Sakroj en Esperanto

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanta slango.

Ordinaraj sakroj

  • Fek!
  • Al cent (mil, ĉiuj) diabloj!
  • Mil diabloj!
  • Je dudek du diabloj!
  • Sep diabloj kaj unu diablino![2]
  • Diable!
  • Diablo prenu!
  • Diablo manĝu!
  • Kia diablaĵo!
  • Ho Dio!
  • Dio mia!
  • Didiable!
  • Damne!
  • Ĉielo!
  • Tondro!
  • Fulmotondro!
  • Korpo de porko!
  • Ho fuŝ!
  • Vom-vom-vom!
  • Skorzonero!

Ŝercaj sakroj

  • Mil mielaj makaronioj!
  • Je la barbo de l' profeto!
  • Rabato por rabito!
  • Palavro de kadavro!
  • Pluralo de singularo!
  • Mil mielaj makaronioj!

Pure Esperantaj sakroj

  • Sankta Ludoviko!
  • Ho Zamenhofo!
  • Mia Zamĉjo!
  • Ma Di! (popide "Dio mia!")
  • Noktaj fantomoj! (aludo pri la versaĵo de Zamenhof "La vojo")
  • Fundamenta Krestomatio! (aludo pri la samtitola libro, en kiun Ludoviko Zamenhof kolektis siatempe imitindajn bonstilajn verkojn)
  • Aktoj de la Akademio! (aludo pri la samtitolaj libroj de la Akademio de Esperanto)
  • Ata-Ita! (aludo pri la multjara diskuto de gramatikistoj pri uzado de la sufiksoj -at- kaj -it- en kompleksaj verboformoj).
Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads