Salihorsk

From Wikipedia, the free encyclopedia

Salihorsk
Remove ads

Salihorsk (beloruse Салігорск, ruse Солигорск, pole Soligorsk) estas urbo en Belorusio en la sudo de la Minska regiono. La urbo nuntempe havas 101.937 loĝantojn (2006) kaj estas unu el la plej rapide kreskantaj urboj de la lando.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Salihorsk (stacidomo).
Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...

Salihorsk estis fondita nur en la jaro 1958. Kiel planurbo ĝi ekestis sude de Sluck ĉe la norda bordo de la barita rivero Sluĉ. La urbo daŭre kreskis, havis en 1979 65.148 loĝantojn kaj iĝis komence de la 90-aj jaroj la plej malgranda grandurbo de Belorusio.

En Salihorsk komencas fervojligo al Sluck, samkiel ŝoseo, kiu okcidente preterpasas la urbon Salihorsk kaj ligas ĝin norde kun Sluck kaj sude kun Mikaĉeviĉi.

Salihorsk hejmigas la piedpilko-klubon Ŝaĥĉjor Salihorsk.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads