Salvan
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Salvan (malnova germanlingva nomo Scharwang) estas komunumo en la distrikto Saint-Maurice en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1190 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Salvan (stacidomo). |
Remove ads
Geografio
La komunumo Salvan situas en la Valo de Trient. En sudokcidcento situas sur la komunuma teritorio la norda parto de la baraĵlago Lago de Emosson sur alteco de 1930 m s.m.. La komunumo konsistas el la vilaĝo Salvan kaj la vilaĝetoj Le Bioley, Le Trétien, Les Granges, Les Marécottes, Van-d'en-Bas kaj Van-d'en-Haut.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 53,54 km², de kiuj 26,6% estas kovritaj de arbaro, 6,8% servas por agrikulturo kaj 1,9% por setlado. [2]
Remove ads
Najbaraj komunumoj
La komunumo Salvan limas en nordo al Evionnaz, en nordoriento al Vernayaz, en orientnordoriento al Martigny, en oriento al Martigny-Combe, en sudoriento al Trient, en sudo al Finhaut, kaj en okcidento al Sixt-Fer-à-Cheval (Francio).
Trafiko
Salvan situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. Aŭtomobile ĝi atingeblas nur pere de flanka vojo de Martigny, kie en distanco de proksimume 5 kilometroj situas ankaŭ la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9. Tra la komunumo kondukas la etspura fervojlinio de Martigny al Chamonix-Mont-Blanc, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Sur la komunuma teritorio situas diversaj aertelferoj kaj skiliftoj.
Historio
La unua dokumenta mencio de Salvan datiĝas el la jaro 1018 kiel Silvano. Dum mezepoko la Abatejo Saint-Maurice posedis en bienoj en Salvan. Tiu havaĵo verŝajne baziĝas sur donaco de la reĝo Sigismundo la 3-a de Burgonjo el la jaro 515. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Salvan, Ottanel kaj Gueuroz formis kvartalon de la Subvoktejo Salvan, kiu apartenis al la Voktejo Saint-Maurice. En la jaro 1895 Guglielmo Marconi en Salvan faris la unuajn provojn kun la sendrata telegrafio.[3]
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Bildoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




