Salzburg Global Seminar
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Salzburg Global Seminar (eo : Salcburga Tutmonda Seminario) estas ne-profitcela organizaĵo kiu gastigas programojn pri tutmondaj temoj tiom diversaj kiel sana prizorgado, edukado, kulturo, ekonomiko, geopolitiko, GLAT-aj aferoj, justeco kaj daŭreblo.[1][2] Ĝia objektivo estas "defii nunajn kaj estontajn gvidantojn solvi aferojn de tutmonda graveco" tra programoj okazantaj ĉe Schloss Leopoldskron, en Salzburg, Aŭstrio kaj en aliaj lokoj tra la mondo.[3] Ĝi gastigis pli ol 500 sesiojn, konsistantaj el pli ol 30 000 partoprenantoj el 169 landoj, ekde ĝia kreado en 1947.[4][5]
Remove ads
Prezidantaro de Salzburg Global Seminar
- Stephen Salyer, 2005–aktuala
- Amy Hastings, (aganta) 2005
- Olin Clyde Robison, 1991–2005
- Bradford Morse, 1986–1991
- Herbert P. Gleason, (aganta) 1985-1986
- John W. Tuthill, 1977–1985
- Thomas H. Eliot, 1971–1976
- Paul M. Herzog, 1965–1971
- Arthur S. Adams, 1962–1965
- Dexter Perkins, 1950–1961
Misio
La misio de la Salcburga Tutmonda Seminario estas defii nunajn kaj estontajn gvidantojn solvi aferojn de tutmonda graveco. La Salcburga Tutmonda Seminario kunvenigas kreivajn pensulojn el malsamaj kulturoj kaj institucioj. Ĝi organizas problemo-fokusitajn iniciatojn, subtenas la evoluigon de gvidantado kaj instigas opinio-influantojn tra aktivaj komunikadaj retoj, ĉio en partnereco kun gvidaj institucioj tra la tuta mondo kaj trans malsamaj sociaj tavoloj.[6]
Remove ads
Laŭtemaj areoj
La programoj de la Seminario estas organizitaj laŭ jaraj temoj :
- Plurlingva Mondo (en 2017[7]) : Okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, Salzburg Global Fellows alvokas edukistojn, entreprenojn kaj registarojn promocii lingvan diversecon kiel tutmondan normon, kiu estas samtempe alvoko por ke multlingveco kaj lingvaj rajtoj estu valoraj, protektataj kaj akcelataj. La deklaracio en Esperanto estis kuneldonita en multlingva bitlibro (pp. 20-21/85 sur Salzburgglobal.org).
- Artoj kaj kulturo
- Novigo kaj daŭreblo
- Amaskomunikilaro kaj civitaneco
- Paco, justeco kaj sekureco
- Monda stabileco kaj evoluado
Rimarkindaj participantoj
La Salzburg Global Fellowship (Salzburg Tutmonda Kunuleco) konsistas el pli ol 30 000 individuoj el 169 landoj ĉirkaŭ la mondo kiuj partoprenis en la programoj de la Salcburgaj Tutmondaj Seminariaj ekde 1947.”[8]
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads