Samseksemo en Kenjo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Samseksemo en Kenjo
Remove ads

La samseksemo en Kenjo estas konsiderata krimo. Kvankam malmultaj homoj estas procesataj surbaze de la punkodo, tamen la GLAToj (gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj) suferas senĉesan ĝenadon fare de la polico.

Thumb
Kie Kenjo situas en Afriko

Laŭ raporto preparita de Pew Global Attitudes Project en 2007, 96% el la enketitoj en Kenjo deklaras, ke la samseksemo devus esti "malakceptita" de la socio. Tio estas unu el la plej altaj niveloj de malakcepto en la 47 landoj, en kiuj la enketo okazigiĝis[1].

Remove ads

Konstitucio

La nova konstitucio de en sia ĉapitro 4 "Deklaro de rajtoj" ne mencias la samseksemon,[2] sed surbaze de sia artikolo 24 ĝi permesas al la malalta ĉambro de la parlamento voĉdoni pri iu ajn leĝo, kiu limigos la bazajn rajtojn kaj liberecojn "bonsence kaj motivite". La artikolo 45.2 simple deklaras, ke "Ĉiu plenkreskulo rajtas edz(in)iĝi kun homo de la alia sekso, surbaze de la libera konsento de ambaŭ partioj".

Remove ads

Punkodo

Thumb
Regulo de familia hoteleto en Malindi

La sekcioj de 162 ĝis 165 de la kenja punkodo kriminaligas la samseksajn agojn same kiel la provon realigi samseksajn rilatojn inter viroj, kiujn ĝi nomas "seksaj rilatoj kontraŭ la ordo de la naturo". La puno, kiun la rompo de tiuj leĝoj altiras estas malliberigo dum inter kvin kaj dekkvar jaroj okaze de interkonsento de la partioj kaj dudek kvin jaroj okaze de nekonsento de unu el la partioj. La seksa majoritato estas de dekses jaroj. La rilatoj lesbaj ne estas leĝe malpermesitaj[3].

Remove ads

Leĝo

En aügusto de 2006, leĝprojeko nomita Njoki Ndungu bill, laŭ la nomo de la parlamentano, kiu ĝin proponis, estis aldonita al la punkodo. Ĝia celo estis kunigi ĉiujn seksajn krimojn en unusolan leĝon. Tamen, la nova leĝo ne modifis la malnovajn sekciojn de la punkodo. La punoj ankoraŭ restas malliberigo dum dekkvar jaroj, kaj kvin jaroj pro nura provo.

Samseksaj edzeco kaj edzineco

En oktobro de 2009 certa kenja samseksa paro, Charles Ngengi kaj Daniel Chege, edziĝis en Londono. Ĉi tiu edziĝo vekis multe da atento en Kenjo, kaj la plejparto de la Kenjanoj ĝin kondamnis forte. La parencojn de Daniel Chege persekutis aliaj vilaĝanoj en Gathiru[4].

Kvankam la samseksa edz(in)iĝo estas leĝe malpermesita en Kenjo, en februaro de 2010 du Kenjanoj provis organizi edziĝceremonion en hotelo en Mtwapa (ĉe la marbordo, norde de Mombasa). Tiu edziĝo malsukcesis, ĉar la Tutlanda Konsilio de Eklezioj de Kenjo (NCCK) kaj la Konsilio de Imamoj kaj Predikistoj de Kenjo (CIPK) organizis kampanjon nomitan Gays Out ("Gejoj for!") por malebligi tiun edziĝon. Grupo da junuloj atakis la duopon, sed la polico savis ilin. Sheikh Hussein Ali, la kunordiganto de la CIPK por la regiono de Kikambala deklaris, ke ili "estas pretaj elverŝi sian sangon por protekti la dignon de la urbo Mtwapa"[5].

Remove ads

Notoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads