Sankt Florian

komunumo de Supra Aŭstrio From Wikipedia, the free encyclopedia

Sankt Florian
Remove ads

Sankt Florian [zankt florian] estas bazara komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Supra Aŭstrio, al la regiono Traunviertel kaj al la distrikto Linz-Land. Laŭ stato de la jaro 2018 en la komunumo vivis 6 176 loĝantoj sur areo de 44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 140 loĝantoj/km². La loĝloko situas 296 metrojn super marnivelo, 16 kilometrojn sude de Linz, la ĉefurbo de Supra Aŭstrio.

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Floriano
Rapidaj faktoj Administrado, Ŝtato ...

St. Florian estas konata kiel loko de unu el la plej malnovaj monaĥejoj augustenaj en Aŭstrio. La monaĥejo havas grandan orgenon, sur kiu ludis la komponisto Anton Bruckner (1824–1896). Bruckner estis entombigita sub la orgeno en la preĝejo.

St. Florian havas diversajn muzeojn kaj estas grava kultura centro de la regiono.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads