Floriano de Lorch
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Floriano (naskita en Cannabiaca, nun Zeiselmauer, mortinta la 4-an de majo 304 en Lauriacum, nun Enns-Lorch) estis romia oficisto. Li konvertiĝis al kristanismo kaj mortis kiel martiro.
Floriano post sia kristaniĝo rifuzis oferi al romaj dioj; tial oni malhonore eksoficigis lin kaj ekzilis lin al nuna Sankt Pölten. Kiam oni procesis kontraŭ kristanoj en Lauriacum, li malgraŭ sia ekzilo venis por helpi ilin. La romia guberniestro igis aresti lin, kaj li kaj la aliaj kristanoj estis kondamnitaj al morto. La ekzekuto okazis je la 4-a de majo 304. Laŭdire oni disbatis la skapolojn de Floriano, ligis ŝtonon al lia kolo kaj ĵetis lin en riveron Enns.
Ok jarojn poste imperiestro Konstantino la 1-a permesis al la kristanoj liberan religian praktikadon.
Grava konvento de la aŭgustenanoj portanta la nomon de la sanktulo troviĝas en Sankt Florian en Supra Aŭstrio.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- "Der heilige Florian - Legenden, Wahrheit und Brauchtum" - Ĉe: MDR, 23.4.2024
- informoj ĉe Ökumenisches Heiligenlexikon
- Elogium in Sanctum Florianum (biografio kaj priskribo de lia pasiono; latinlingve, verkis Altmannus)
- Vollständiges Heiligen-Lexikon, volumo 2. Augsburg 1861, p. 232-233 (tie ĉi interrete)
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads