Ĉefanĝelo Gabrielo
anĝelo en Judismo, Kristanismo, kaj Islamo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ĉefanĝelo Gabrielo, aŭ en iuj kristanaj konfesioj sankta Gabrielo (hebree גַּבְרִיאֵל [ġabrīēl], en la moderna prononco [gavri’el], traduke "heroo aŭ forto de Dio") estas anĝelo de abrahamaj religioj. Lin mencias Tanaĥo, la Nova testamento kaj Korano (sub la nomo Ĝibril’ aŭ Ĝibrā’il). Li estas do konata en judismo, kristanismo kaj islamo.

Remove ads
Malnova testamento

En la malnova testamento Gabrielo anoncas profetaĵon en la libro de Danielo. Laŭ sia nomo, kiam li aperas en la biblio, li aspektas forta, robusta viro (Dan 8:15). Oni konsideras lin la helpanto de Dio.
Nova testamento
En la nova testamento Gabrielo anoncas la naskiĝon de Jesuo al Maria. Gabrielo estas konsiderata mesaĝisto de Dio.
Korano
En la korano Gabrielo estas tiu, kiu malkaŝas al Mohamedo la koranon. Kiel en kristanismo, Gabrielo estas konsiderata mesaĝisto de Dio, kaj komunikis sian revelacion en la kaverno Hira, ĉe Mekko.
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads