Sara Netanyahu

edzino de la Ĉefministro de Israelo From Wikipedia, the free encyclopedia

Sara Netanyahu
Remove ads

Sara NETANYAHU (hebree שרה נתניהו; naskiĝis la 5-an de novembro 1958 en Kiryat Tiv'on, Israelo kiel Sara Ben-Artzi [בן ארצי]) estas la edzino de la ĉefministro de Israelo Benjamin Netanjahu.[1] Laŭ profesio ŝi estas eduka psikologino.[2]

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Kariero

Netanjahu laboris kiel psikometrika taksisto de talentaj infanoj ĉe la Instituto por la "Antaŭenigo de Junulara Kreivo kaj Plejboneco", direktita de Dr. Erika Landau, kaj ĉe rehabilitada centro administrata de la Ministerio pri Laboro. Ŝi ankaŭ laboris kiel stevardino por El Al.

Kiel edzino de la ĉefministro, Netanjahu prezidis Yad b'Yad, organizaĵon kiu helpas mistraktitajn infanojn, kaj Tza'ad Kadima, kiu helpas infanojn kun cerba paralizo. En 2000, ŝi revenis al laboro kiel eduka psikologo en la psikologia servo-sekcio de la Jerusalema Municipo.

Ŝia laboro inkluzivas psikologiajn taksojn kaj traktadon por infanoj en la lerneja sistemo kaj helpon al infanoj el riskofamilioj

Remove ads

Konfliktoj kaj akuzoj

Sara Netanjahu ricevis konsiderindan atenton en la naciaj amaskomunikiloj, plejparte negativan kaj fokusantan sur supozeble malbonaj interpersonaj rilatoj. Ŝi gajnis kalumnioproceson kontraŭ Schocken Publishing kaj, en 2002, kalumnioproceson kontraŭ la loka gazeto Kol Ha'ir post kiam du senbazaj raportoj pri ŝi estis publikigitaj en la klaĉrubriko de la gazeto.[3] En 2008, televidstacio raportis, ke kiam ŝi vojaĝis al Londono kun sia edzo por diplomatia renkontiĝo dum la Libana Milito en 2006, ŝi elspezis grandan monsumon por luksaĵoj pagitaj de donacanto en Londono.  Netanjahu poste enmetis kalumnioproceson kontraŭ la stacio.[3] Ĉar ŝia vojaĝo ne estis aprobita de la Etikkomitato de la Kneset, ŝia edzo estis informita de la komitato.[4]

En januaro 2010, la mastrumistino de la familio Netanjahu jurpersekutis Sara Netanjahu en laborkortumo pro retenitaj salajroj, malbonaj laborkondiĉoj kaj vorta misuzo.  En marto 2014, Netanjahu estis jurpersekutita de alia mastrumistino kaj iama familia korpogardisto pro supozebla misuzo al li.  En februaro 2016, la Jerusalema Laborkortumo decidis favore al la akuzanto Meni Naftali, kiu asertis, ke Sara Netanjahu kreis malamikan labormedion, kaj aljuĝis al li 170 000 sikelojn en damaĝkompensoj. La kialoj por la verdikto inkluzivis troajn postulojn, insultojn, hontigon kaj kolereksplodojn kontraŭ dungitoj. Dungitoj ankaŭ devis labori longajn kaj nekutimajn horojn.

En 2015, oni malkaŝis, ke ŝi mendis manĝojn de gurmanaj kuiristoj kaj fakturis al la registaro preskaŭ 100 000 usonajn dolarojn por ili, kvankam la oficejo de la ĉefministro jam dungis kuiriston, pro kio ŝi estis akuzita du jarojn poste.

En 2015, aperis raportoj, ke ŝi mendis manĝaĵojn por kunporti kaj fakturis al la registaro ĉirkaŭ 100 000 dolarojn en elspezoj, kvankam la oficejo de la ĉefministro jam dungis kuiriston.  La polico rekomendis akuzi ŝin en 2016.  La 8-an de septembro 2017, la ĝenerala prokuroro Avichai Mandelblit anoncis, ke Netanjahu estos akuzita pri mendado de manĝaĵoj je publika elspezo sen permeso.  Prepara aŭdienco okazis la 17-an de januaro 2018. La advokatoj de Netanjahu renkontiĝis kun Mandelblit, sed ŝi mem, rompante la kutimon, ne ĉeestis la aŭdiencon. la proceso estis planita por la 19-a de julio. Post kiam plednegocado malsukcesis.

La 16-an de junio 2019, Netanjahu subskribis interkonsenton kaj estis kondamnita pro misuzo de ŝtataj financoj, kaj la pli grava akuzo pri fraŭdo estis faligita. Ŝi estis ordonita pagi 55 000 ŝekelojn (15 275 usonajn dolarojn) al la ŝtato.

Dum vizito al portugala monumento por la viktimoj de la Inkvizicio, Netanjahu deklaris, ke ŝia familio ankaŭ estis submetita al Inkvizicio.[5]

[6][7][8][9][10][11][12][13][14][15][16][17][18][19][20][21][22][23]

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads