Sasanida Imperio

imperio (224–651 p.K.), antastaŭiginta la Partan Imperion, kiu regis nuntempajn Iranon, Irako, orientan Arabion, Egiption, kaj partojn de Turkio, centra Azio, Jemeno, kaj Pakistano; la lasta persa imperio antaŭ la islamiĝo de Persio From Wikipedia, the free encyclopedia

Sasanida Imperio
Remove ads

La sasanidoj estis persa reĝa dinastio, kiu regis ekde la jaroj 224 ĝis 650 post Kristo. La dinastia fondinto estis Ardaŝir.

Thumb
Historia rekonstruado de katafrakto de la epoko de Sasanida Imperio.
Rapidaj faktoj historia lando • Persa Imperio • epokigo de historio ...

La Sasanida Imperio entenis plimulton de la hodiaŭaj ŝtatoj Irano, Afganio, Irako kaj Transkaŭkazio. La imperio iĝis forta konkuranto de la Romia kaj Bizanca Imperioj. la lasta reganto estis Jazdagird la 3-a. La Imperion venkis araba atako meze de la 7-a jarcento, kiu finis ankaŭ sendependecon de Persio por jarcentoj. La Islama konkero de Persio, konata ankaŭ kiel Araba konkero de Irano[1] kondukis al la fino de la Sasanida Imperio en 651 kaj la fina malpliiĝo de la Zoroastrisma religio en Irano. Araboj unuafoje atakis la Sasanidan teritorion en 633, kiam la generalo Ĥalid ibn Ŭalid invadis Mezopotamion (je tio kio estas nune Irako), kio estis la politika kaj ekonomia centro de la Sasanida ŝtato.[2] Post transiro de Ĥalid al la Romia fronto en Levantenio, la islamanoj perdis siajn konkerojn pro iranaj kontraŭatakoj. La dua invado ekis en 636 sub Saad ibn Abi Ŭakkas, kiam ŝlosila venko ĉe la Batalo de Kadisija kondukis al longdaŭra fino de la Sasanida kontrolo de okcidenta Irano. La Zagros-montaro tiam iĝis natura bariero kaj limo inter la Raŝiduna Kaliflando kaj la Sasanida Imperio. Pro konstantaj rabatakoj fare de Persoj al sia areo, la Kalifo Umar ordonis tutan invadon de la Sasanida Irana Imperio en 642, kio estis kompletita per la fina konkero de la Sasanida teritorio ĉirkaŭ 651.

Remove ads

Imperiestroj

Remove ads

Kulturo

La Akademio de Gundiŝapur (perse: دانشگاه گنديشاپور, Dânešgâh Gondišâpur, same konita sub la nomoj de Jondishapoor, Jondishapur, Jondishapour, Gondeshapur, Gondê Shâpûr, Jund-e Shapur, Jundê-Shâpûr, ktp.) en la okcidento de Irano, estis fama universitata Akademio en la urbo Gundiŝapur kiu estis, dum la malfrua antikveco, la intelekta centro de la Sasanida Imperio.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sasanida arto.
Remove ads

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads