Sciencaj Studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj

libro eldonita okaze de la 50-jara jubileo de Internacia Scienca Asocio Esperantista From Wikipedia, the free encyclopedia

Sciencaj Studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj
Remove ads

Sciencaj Studoj : bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj estas kolekto de sciencaj artikoloj fare de diversaj aŭtoroj sub la redakto de Paul Neergaard. Ĝi estas eldonita en 1958 okaze de la 50-jara jubileo de Internacia Scienca Asocio Esperantista.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj
Remove ads

Enhavo

Remove ads

Recenzoj

Citaĵo
 50 jaroj de aplikado de Esperanto al la diversaj sciencoj. La artikoloj estas destinitaj precipe al fakuloj sed multaj el ili vekos intereson de multaj sciencamantoj - nefakuloj. Tiu libro estas valora, impona kaj leginda 
 1959, Historio de Esperanto III, paĝo 1245
Citaĵo
 La jam delonge atendita eldono kaj epoka evento en le historio de E-o. Tre

bela prezento sur tre bona papero. Enkonduko kaj du partoj : Humanisma kaj Matematika-Naturscienca. La eldonejo demandas ke la redakcioj sendu la verkon al la akademie plej kompelenta persono por recenzi. Eldonejo kaj verko certe rajtas tion. Sed ni devus doni la verkon en manoj de multaj specialistoj, tiom varia estas la enhavo. Mi citas ; pri reformo de Ĉina skriblingvo ; kuniga vokalo en moderna Rusa lingvo ; la jura karaktero de rekomendoj ; pri verboj de Shakespeare ; pri la genero de popolkantoj ; postsignoj de Romo en la Itala pejzaĝo ; vitaminbezonoj de algoj ; biogenezo, formevoluo en la organisma mondo; biooceanografiaj studoj en Argentino; seksdeterminado ĉe silkraŭpoj; pri simplaj astronomiaj objektivoj. Jen nur parto de la enhavo ! Ĉu ne kiom da specialaĵoj jam ! Post ĉiu artikolo venas resumo en iu nacia lingvo. Preskaŭ ĉiuj kunlaborantoj estas famaj sciencistoj. Tial oni ne tro povas taksi la propagandan kaj la scicncan valoron de tiu publikigaĵo. Ni forte esperas ke ĝi venos en manoj de sciencistoj-ne-esperantistoj. Ili certe foje pensados kiam ili havos tion en mano. Unu de postuloj de scienca laboro estas kompleteco. Nu, ĉar depost kelkaj jardekoj tiom da nacioj igis civilizitaj kaj publikigas science en nacia lingvo, tre multaj sciencistoj ne plu kapablas informiĝi pri iliaj artikoloj kaj esploroj. Internacia lingvo iĝas urĝe necesa ; kaj tie ĉi ili vidas la solvon.

La libro estas tial propagandilo « par exccllence ». Ĝi estas ankaŭ ornamaĵo por la biblioteko. Mi aldonu ankoraŭ ke D-ro Neergaard verkis resumon pri 50 jara scienca agado por Esperanto, kun mnltaj fotoj pri sciencistoj-espcrantistoj. En unu de la venontaj numeroj ni esperas publikigi iom detalan recenzon pri la enhavo. 
 Drs. F. R., Belga esperantisto n357 (jul-aug 1958)
Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Portala ikonoPortalo pri Scienco


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads