Sessenheim

komunumo en Alzaco From Wikipedia, the free encyclopedia

Sessenheim
Remove ads

Sessenheim (origine germane kaj same nun france) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Bas-Rhin, kiu apartenas al la historia regiono Alzaco kaj al la en 2016 kreita administra regiono Grand Est. La komunumo etendiĝas sur 9,18 kvadrataj kilometroj kaj havis 2 309 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2022.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sessenheim (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo, La historia urbodomoLa historia urbodomo ...

La loĝloko konatiĝis aparte pro la germana poeto kaj dramverkisto Johann Wolfgang von Goethe, kiu studis en la tiutempe germanlingva urbo Strasburgo, kaj dum rajdado en la ĉirkaŭaĵo konatiĝis en Sessenheim (Goethe skribis Sesenheim) kun Friederike Brion, filino de la tiea pastro, kaj enamiĝis en ŝin. Kiam li forveturis el Strasburgo la juna, rilatotimema Goethe ĉesis la rilaton, sed tamen poste verkis al Friederike poemojn konatajn kiel Sessenheim-aj kantoj, inter kiuj Willkommen und Abschied (Bonvenon kaj adiaŭo), Mailied (Majokanto), Heidenröslein (Rozeto).

Thumb
la loka muzeo pri Johann Wolfgang von Goethe
Remove ads

Geografio

La loĝloka centro situas 16 kilometrojn oriente de Haguenau (Hagenau), kaj proksimume 3 kilometrojn okcidente de la rivero Rejno.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Flago de Alzaco Rimarkindaj komunumoj de Alzaco

Altkirch · Barr · Benfeld · Bischheim · Bischwiller (Bischweiler) · Brumath · Brunstatt-Didenheim · Cernay (Sennheim, Sanna) · Colmar · Eckbolsheim · Ensisheim · Erstein · Guebwiller (Gebweiler, Gawill'r) · Haguenau (Hagenau, Hàwenàu) · Hoenheim (Hönheim) · Horbourg-Wihr (Horburg-Weier, Horwrig-Wihr) · Huningue (Hüningen; Hininge) · Illkirch-Graffenstaden · Illzach · Kingersheim · Lingolsheim · Lutterbach · Molsheim · Mulhouse (Mülhausen, Mìlhüsa) · Mundolsheim · Munster (Münster im Elsass, Mínschter) · Mutzig · Obernai (Oberehnheim) · Ostwald · Pfastatt · Reichshoffen · Reichstett · Ribeauvillé (Rappoltsweiler; Rappschwihr) · Riedisheim · Rixheim · Sainte-Marie-aux-Mines (Markirch, Màrkirich) · Saint-Louis (Sankt Ludwig)· Sausheim · Saverne (Zabern, Zàwere) · Schiltigheim · Sélestat (Schlettstadt) · Soultz (Sulz) · Strasburgo (Strasbourg, Straßburg) · Thann · Wasselonne (Wasselnheim, Wàssle) · Wintzenheim · Wissembourg (Weißenburg, Wisseburi) · Wittelsheim · Wittenheim


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads