Colmar

komunumo en Alzaco From Wikipedia, the free encyclopedia

Colmar
Remove ads

Colmar [kolmar] (malnova germana nomo Kolmar esperantigite Kolmaro) estas mezgranda franca komunumo, lokita en la departemento Alta Rejno kaj en la regiono Grand Est. Ĝi estas la prefektejo de la departemento, kaj havas proksimume 65.000 loĝantojn, kiuj en la franca nomiĝas Colmariens.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Colmar (stacidomo).
Rapidaj faktoj Administrado, Statuso ...

Colmar estas pitoreska kaj tipa alzaca urbo kaj centro de vitokultivado.

Thumb
Domoj apud kanalo en la kvartalo "Malgranda Venecio"
Remove ads

Historio

En la jaro 823 Colmar estis menciita unuafoje sub la nomo Columbarium.

1226 Colmar iĝis sendependa urbo de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco kaj en la 14-a jarcento ĝi membriĝis al la "Ligo de Dek Urboj". Dum la Tridekjara Milito, en 1632, Colmar estis okupita de svedaj trupoj, en 1635 de francaj. En 1673 trupoj de la franca reĝo Ludoviko la 14-a denove okupis la urbon. Per la Traktato de Nijmegen de 1679 Colmar fariĝas parto de Francio. De 1871 ĝis 1918 kaj de 1940 ĝis 1945 ĝi sub la nomo Kolmar denove apartenis al Germanio, de 1945 al Francio.

Thumb
Malnova kvartalo

La Kolmara Sako (en franca: Poche de Colmar; en germana: Brückenkopf Elsass) estas la areo tenita en centra Alzaco, ĉirkaŭ Kolmaro, de la Germana 19a Armeo el novembro 1944 al februaro 1945, kontraŭ la Usona 6a Armegrupo (6a AG) dum la Dua Mondmilito. La francoj perdis 13 390 homojn kaj la usonanoj 8 000, dum la germanoj inter almenaŭ 22 000 kaj eble ĝis 38 500.

Remove ads

Vidindaĵoj

Esperanto en Colmar

De la 16-a ĝis la 21-a de majo 2017 IFEF kongresumis en Colmar.

Ĝemelurboj

Colmar estas ĝemela urbo de:

Gefiloj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Flago de Alzaco Rimarkindaj komunumoj de Alzaco

Altkirch · Barr · Benfeld · Bischheim · Bischwiller (Bischweiler) · Brumath · Brunstatt-Didenheim · Cernay (Sennheim, Sanna) · Colmar · Eckbolsheim · Ensisheim · Erstein · Guebwiller (Gebweiler, Gawill'r) · Haguenau (Hagenau, Hàwenàu) · Hoenheim (Hönheim) · Horbourg-Wihr (Horburg-Weier, Horwrig-Wihr) · Huningue (Hüningen; Hininge) · Illkirch-Graffenstaden · Illzach · Kingersheim · Lingolsheim · Lutterbach · Molsheim · Mulhouse (Mülhausen, Mìlhüsa) · Mundolsheim · Munster (Münster im Elsass, Mínschter) · Mutzig · Obernai (Oberehnheim) · Ostwald · Pfastatt · Reichshoffen · Reichstett · Ribeauvillé (Rappoltsweiler; Rappschwihr) · Riedisheim · Rixheim · Sainte-Marie-aux-Mines (Markirch, Màrkirich) · Saint-Louis (Sankt Ludwig)· Sausheim · Saverne (Zabern, Zàwere) · Schiltigheim · Sélestat (Schlettstadt) · Soultz (Sulz) · Strasburgo (Strasbourg, Straßburg) · Thann · Wasselonne (Wasselnheim, Wàssle) · Wintzenheim · Wissembourg (Weißenburg, Wisseburi) · Wittelsheim · Wittenheim


Thumb Thumb Thumb

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads