Seĉenia perdriko

From Wikipedia, the free encyclopedia

Seĉenia perdriko
Remove ads

La Seĉenia perdriko (Tetraophasis szechenyii) estas specio de birdo de la familio Fazanedoj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Thumb

Ĝi troviĝas en Ĉinio (sudoriento kaj oriento de Ksizang, sude de Cinghajo, sudokcidento de Seĉuano kaj nordokcidento de Junano) kaj Barato (plej nordoriento ĉe Arunaĉal Pradeŝ). Ties natura habitato estas borealaj arbaroj kaj herbejoj de 3350 al 4600 m.s.m.

La komuna nomo kaj la latina dunomo rememoras la hungaran esploriston de Centra Azio nome Béla Széchenyi.[1]

Remove ads

Kutimaro

Ili manĝas radikojn, berojn, burĝonojn, foliojn kaj musko (Cheng et al. 1978).

Tiu perdriko vivas en grupoj de 4 al 12 individuoj for de la reprodukta sezono. Ili foje formas plej gravajn arojn ĉe monaĥejojn kie ili estas nutrataj (ĝis 80 birdoj laŭ Madge & McGowan 2002). Krom tio temas pri timida specio. Kaze de danĝero, ili fiksiĝas surloke aŭ forflugas al arbara ŝirmo kie ili atendas forpason de la danĝero (Hennache & Ottaviani 2011).

Remove ads

Nestumado

Laŭ Madge & McGowan (2002), ne estas priskribo de nesto aŭ ovoj, sed filmeto de la regiono de tibeta Ganzi, sudokcidente de Seĉuano, fare de Peng Jitai montras neston, relative profunda, komponita de radikoj kaj tigetoj de sekaj herboj enhavanta 4 aŭ 5 ovojn sablokolorajn kaj tute makulecaj je brun-nigra. Videblas ankaŭ paradanta masklo malferme kaj referme sian voston kaj elsendante serion de krioj ce-kriiiiiii-kri ripetaj kaj akraj. Lastaj vidoj montras paron kun ununura junulo junie (Hennache & Ottaviani 2011).

Remove ads

Statuso, konservado

Tiu specio ne estas konsiderata minacata fare de BirdLife International (2010). Ĝi iĝis tre rara en Barato, sed disvastiĝas en Ĉinio kie la populacio estas ĉirkaŭkalkulita inter 25000 kaj 40000 birdoj oriente de Tibeto (Madge & McGowan 2002).

Referencoj

Literaturo

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads