Sigmoido
parto de la dika intesto antaŭ la rektumo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La sigmoido[1] aŭ sigmoida kojlo[2] (latine colon sigmoideum) estas la parto de la homa dika intesto ĵus antaŭ la rektumo.
Remove ads
Priskribo
La sigmoido estas la parto de la nutrokanalo antaŭ la rektumo kaj la anuso kaj post la descenda kojlo. Ĝia longo en homoj estas proksimume 35–40 centimetroj. La sigmoido estas tipe kurba kaj tordita.
La sigmoido normale troviĝas en la pelvo.
Etimologio
La sigmoido estas nomita laŭ la greka litero sigma, kies vortfina minuskla formo ς similas la kurban formon de la sigmoido.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads