Silver

From Wikipedia, the free encyclopedia

Silver
Remove ads

Silver (naskiĝis la 9-an de decembro 1952 en Modeno; vera nomo Guido Silvestri) estas itala bildliteraturisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Silver komencis labori kiel komiksisto ĉe la desegnejo de Franco Bonvicini - plej konata kiel Bonvi - aŭtore de Sturmtruppen, per kiu li lernadis la laboron, komence je roluloj kiel Cattivik, Nick Carter kaj Capitan Posapiano; baldaŭ fariĝis aŭtoro de siaj propraj rakontoj, pri la samaj roluloj.

En 1974, en la revuo Corriere dei Ragazzi liaj unuaj bildstrioj estis publikigitaj; la roluloj estis bestoj kiuj loĝas en kampara bieno. Eĉ se la unua bildstrio montris nur virkokon, simpatia helblua lupo fariĝis la ĉefrolulo; Lupo Alberto, enamiĝinta en la kokino Marta kaj malhelpita de la terura kaj dika hundo Moseo, gardisto de la kokinejo.

Ekde dudek jaroj li loĝas en Milano.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads