Sint-Niklaas

urba municipo en Belgio From Wikipedia, the free encyclopedia

Sint-Niklaas
Remove ads

Sint-Niklaas (nederlande, proksimuma prononco [sintniKLAS], en Esperanto Sankta Nikolao) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Komence de januaro 2016 la municipo havis 75208 loĝantojn. Sint-Niklaas en la jaro 1825 ricevis la honortitolon "urbo". Sint-Niklass estas la neformala ĉefurbo de la geografia regiono Waasland.

Thumb
Rapidaj faktoj municipo, Administrado ...

Ekde 1977 la municipoj Sinaai, Nieuwkerken-Waas kaj Belsele apartenas al Sint-Niklaas.

La 6-a de decembro estas festotago de la Sankta Nikolao kaj multaj infanoj skribas leteron al la urbo Sint-Niklaas, direktita al la sanktulo, kiu estas granda amiko de ĉiuj infanoj.

Ĉiujare, komence de septembro okazas la festo de la paco "Vredesfeesten" dum kiu ekflugas multaj varmaerbalonoj de la ĉefa urboplaco.

Remove ads

Ĝemelurboj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads