Slovena lingvo

sudslava lingvo parolata en Slovenio From Wikipedia, the free encyclopedia

Slovena lingvo
Remove ads

La slovena lingvo (slovene: slovenski jezikslovenščina) estas slava lingvo de la hindeŭropa lingvaro. Ĝi havas ĉirkaŭ du milionojn da parolantoj, ĉefe en Slovenio, sed ankaŭ en Aŭstrio kaj en Italio (regiono de Triesto).[1] Ĝi estas la oficiala lingvo de Slovenio kaj unu el la oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio.[1]

Thumb
Rapidaj faktoj natura lingvo • moderna lingvo, Western South Slavic ...
Pliaj informoj Specimeno ...
Remove ads

Alfabeto

La slovena uzas la latinan alfabeton kun tri diakritaj literoj nomataj šumniki (č, š kaj ž). Ĝi konservas kelkajn trajtojn de la malnova slava lingvo kaj ĝin influis la latina, la germana kaj la itala.

Jen la literoj de la slovena alfabeto:

A, B, C, Č, D, E, F, G, H, I, J, K, L, M, N, O, P, R, S, Š, T, U, V, Z, Ž.

En la vikipedio, la literoj Č, Š kaj Ž estas kodita tiel:

  • Č: Č (majuskla), č (minuskla) - č prononcata kiel ĉ
  • Š: Š (majuskla), š (minuskla) - š prononcata kiel ŝ
  • Ž: Ž (majuskla), ž (minuskla) - ž prononcata kiel ĵ
Remove ads

Historio

La unua dokumento en la lingvo estas la Manuskriptoj de Freising, verkitaj inter la jaroj 972 kaj 1039, kiuj entute estas la unua latin-alfabeta kontinua teksto en slava lingvo.

En 1584, Adam Bohorič verkis sian plej elstaran verkon, nome Arcticae horulae succisivae (Liberaj vintraj horoj).[2] La libro, verkita en Latino, estis la unua gramatiko de slovena kaj la unua slovena normiga gvidilo. Ĝi estis adaptita kaj republikigita kiel Grammatica latino-germanico-slavonica en 1715 fare de Janez Adam Geiger. En tiu verko, Bohorič kodigis la unuan slovenan alfabeton, nune nomata Bohorič-a alfabeto. Ĝi estis uzata ĝis la 1840-aj jaroj, kiam ĝi estis anstataŭata de la Gaj-a latina alfabeto.

Slovena literaturo estas la literaturo verkita en slovena lingvo. Ĝi ampleksiĝas al ĉiuj literaturaj ĝenroj el kiuj historie la slovena historia fikcio estas la plej disvastigita ĝenro de fikcio. La romantisma eposa poezio de la 19-a jarcento verkita de la elstara figuro de la slovena literatura kanono, nome France Prešeren, inspiris praktike la tutan slovenan literaturon.

Remove ads

Slovena literaturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Slovena literaturo.

Slovena literaturo estas la literaturo verkita en slovena lingvo. Ĝi ampleksiĝas al ĉiuj literaturaj ĝenroj el kiuj historie la slovena historia fikcio estas la plej disvastigita ĝenro de fikcio. La romantisma eposa poezio de la 19-a jarcento verkita de la elstara figuro de la slovena literatura kanono, nome France Prešeren, inspiris praktike la tutan slovenan literaturon.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads