Sokoto

subŝtato de Niĝerio From Wikipedia, the free encyclopedia

Sokoto
Remove ads

Sokoto aŭ en la angla plenforme Sokoto State estas unu el la 36 subŝtatoj de Niĝerio. Laŭ la stato de 2016 en la teritorio vivis 4 998 090 loĝantoj sur areo de 25 973 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 192 loĝantoj/km². Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la lando. La nomo "Sokoto" estas sama kiel tiu de la urbo Sokoto, de samnoma rivero Sokoto kaj de la iama Kaliflando Sokoto de la 19-a jarcento, fakte angligita adapto de la vorto Sakkwato de araba deveno, rilata al suko, bazaro, merkato.

Rapidaj faktoj subŝtato, subŝtato de Niĝerio [+] ...

Regionaj riĉaĵoj estas agrikulturo, turismo kaj minado.

La ĉefurbo kaj registara sidejo estas Sokoto. Aldonr, Binji estas granda komerca kaj industria urbo. Limoj estas norde Niĝero, okcidente Kebbi, oriente, sudoriente kaj sude estas Zamfara.

La indiĝena etna grupo hegemonia en la subŝtato Sokoto estas la haŭsoj.[1] Hegemonia religio estas islamo. Fakte la religiaj estroj de la kaliflando estas ankaŭ de la tuta Niĝerio. Plimulto estas el sunaismo, sed estas ankaŭ el ŝijaismo, kaj foje okazas inter ili konfliktaj problemoj.

La subŝtato Sokoto estas en la seka Sahelo, ĉirkaŭaj de sablaj savanoj kaj izolataj montetoj.

Thumb
Loko de la Kaliflando Sokoto sur la mapo
Thumb
Palaco de sultano en Sokoto
Thumb
Bazarejo de Sokoto
Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads