Soloo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Soloo[1] aŭ solo[2] (latine solo: "sola") estas elemento de muzikaĵo, je kiu soloisto - instrumentisto aŭ kantisto - ludas sian instrumenton (respektive kantas) sole aŭ akustike elstare en la malfono, akompanate de aliaj instrumentoj.

Jimmy Page en soloo de la muzikaĵo Stairway to Heaven de la rokbando Led Zeppelin el 1983, kun la tipa du-kola kaj dekdu-korda elektronika gitaro
En la ĵazo solooj havas centran gravecon kaj eblas ankaŭ por akompanaj instrumentoj kiel drumo kaj baso. Soloon en ĵazo oni plejparte improvizas, en la rokmuziko nur malofte. Famaj rokmuzikaj gitarsolooj aŭdeblas ekz. de la rokbando Led Zeppelin en Stairway to Heaven aŭ de la grupo Guns N' Roses en November Rain.
En la klasika orkestro la soloo malas la tutecon, precipe ja ĉe la arĉinstrumentoj, kiuj aliakaze ludas engrupe la saman voĉon. En la baroka granda konĉerto la muzika formo baziĝas sur la alternado de tutecaj kaj soloaj pasaĝoj. Je tio la soloon koncertas ne unuopa instrumento, sed grupo da instrumentoj, kiuj ĉiu por si mem propran voĉon.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
