Sonkarto
komputila karto por traktado de sonsignaloj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Sonkarto estas komputila kromkarto kiu, stirate de programo, generas elektronikajn signalojn por eligi sintezatajn sonojn per laŭtparolilo. Kutima peco de aparataro por plurmedio.

Ekde la 90-aj jaroj la komponentoj de sonkarto estas regule integritaj en la komputila ĉeftabulo.
Kelkaj konataj markoj de sonkartoj estas Creative (Sound Blaster), AdLib kaj Terratec.
Komponentoj de sonkarto
Konektiloj de sonkarto
- Sonenigo (angle: line in), ofte blukolora
- Mikrofonenigo, ofte rozkolora
- Soneligo (angle: line out) por la laŭtparoliloj, ofte verdkolora
- Eligo por laŭtparoliloj malantaŭ vi, ofte nigrokolora
- Eligo por aliaj laŭtparoliloj kaj subwoofer, ofte oranĝkolora
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads