Sorne
Rivero en la kantonoj Berno kaj Ĵuraso From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Sorne estas rivero en Kantono Ĵuraso kaj Kantono Berno. Ĝi estas unu el la ĉefaj alfluantoj de Birs kaj apartenas al la riversistemo de Rejno.
Remove ads
Fonto
La rivereto Sorne fontas sur alteco de 1035 m s.m. oriente de la vilaĝocentro de Les Genevez ĉe la koordinatoj 47° 15′ 25″ N 7° 7′ 50″ O (mapo) en Kantono Ĵuraso.[1]
Fluvojo
Post ĝia fonto la rivero fluas unue tra la Valo de Bellelay en Kantono Berno, tiam trans la Ravino de Pichoux sur la teritorio de Sornetan al la teritorio de la ĵurasa komunumo Haute-Sorne, kiu ricevis sian nomon de la rivero, kun la vilaĝoj Undervelier, Glovelier kaj Courfaivre, por fine alveni en la kantonĉefurbo Delemonto. Antaŭ Undervelier la rivereto fluas tra mallarĝa valo, kie al ĝi alfluas la rojo Ruisseau de Soulce kaj kie troviĝas la pilgrima Groto de Sankta Kolombino.
Remove ads
Alfluejo
Nordoriento de Delemonto sur alteco de 409 m s.m. Sorne alfluas al Birs.[2]
Akvoenergio
La akovenergio de la rivero estis uzata pere de metalverkoj kaj diversaj muelejoj en Undervelier.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Bildoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads