Space Launch System

From Wikipedia, the free encyclopedia

Space Launch System
Remove ads

La Space Launch System (SLS, angla por "spac-lanĉa sistemo") estas usona pezega lanĉ-veturilo kreita de NASA. Ĝi povas porti la plej grandan pezon el ĉiuj nun uzataj raketoj.[1] La SLS estas la ĉefa raketo de la Programo Artemis, kiu celas denovan surluniĝon. Ĝi do portos skipon, la spacveturilon Orion, kaj ĝian skipon al la Luno. La unua lanĉo de la SLS okazis la 16-an de novembro 2022, por la senhoma misio Artemis I.

Thumb
La Space Launch System sur lanĉbazo 39B ĉe Kosmocentro Kennedy.

La SLS evoluos al plej potencaj aranĝaĵoj. La unuaj tri lanĉoj uzos aranĝaĵon Block 1, kiu povas porti 27 tonelojn (t) al la Luno. Ekde la kvara lanĉo uzos aranĝaĵon Block 1B, kiu povas levi 38 t, kaj poste Block 2, kiu povas porti 46 t.[1]. Ĉiuj SLS-Blokoj konsistas en sama fasonado de la baza etaĝo, dum ili malsamas en siaj supraj etaĝoj kaj siaj akceliloj (ekz. Bloko 1, Bloko 1B, Bloko 2 ktp).

La usona Kongreso postulis la SLS projekton je 2010, celante ke uzado komencus je 2016[2]. Tamen, prokrastoj okazis multfoje, kaj la raketo ne estis preta ĝis 2022.

Remove ads

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads