Fulenbach
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Fulenbach estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 634 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Remove ads
Geografio
Fulenbach situas en la sudoriento de la distrikto Olten ĉe la norda bordo de la rivero Aro. Al la komunumo Fulenbach apartenas krom la kerna vilaĝo Fulenbach mem la setlejoj Stadtacker, Ewigkeit kaj Färch.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,52 km², de kiuj 29,0% estas kovritaj de arbaro, 49,3% servas por agrikulturo kaj 17,0% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Fulenbach limas en nordo al Härkingen, en nordoriento al Boningen, en sudoriento kaj sudo aliflanke de Aro al Murgenthal (AG), en sudokcidento al Wolfwil, kaj en okcidento al Neuendorf.
Trafiko
Tra Fulenbach pasas konekta vojo de Murgenthal al Härkingen. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Olten tra Wolfwil al Oensingen. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de proksimume 6 kilometroj nordokcidente en Oensingen kaj oriente en Rothrist, kaj al la svisa aŭtovojo A2 norde en Egerkingen.
Historio
La unua dokumenta mencio de Fulenbach datiĝas el la jaro 1260 kiel Fulenbach. Kie situas la hodiaŭa kvartalo Stadtacker dum mezepoko ekzistis la historia froburga urbeto Fridau, kiu en la jaro 1375 estis detruita de soldistoj de De Coucy. Fulenbach fariĝis en la jaro 1463 havaĵo de Soloturno. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Fulenbach apartenis al la voktejo Bechburg. Tiam ĝi dum la kvin jaroj de la Helvata Respubliko estis parto de la helveta distrikto Soloturno. Ek de 1803 Fulenbach apartenas al la distrikto Olten. [2]
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Bildoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



