Katjuŝa

From Wikipedia, the free encyclopedia

Katjuŝa
Remove ads

Katjuŝa (el la rusa virina karesnomo Katjuŝa) (aŭ katjuŝo aŭ (en germana armea parolo) stalinorgeno pro ties simileco al orgeno) estis la rusa nomo de soveta raketoĵetilo, evoluigita kaj uzita dum la Dua Mondmilito.

Thumb
Thumb

Kompare al tradicia artilerio, ĝi estas malpli preciza kaj efika, la replenigo daŭris longe. Ĝia avantaĝo estis la simpla konstruarto, granda eksploda forto, mallonga paftempo de multaj raketoj. Ĉar ĝi povis dum kelkaj sekundoj multajn raketojn elpafi, ĝi ofte demoralizis, timigis la germanajn soldatojn.

Tipoj estis BM-8, BM-13 kaj BM-32. La plej konata varianto - BM-13 - estis muntita je triaksa ŝarĝaŭto. La atingopovo estis inter 2.500 kaj 11.800 (BM-13SN) m, ĝi ebligis 16 ĝis 54 pafojn dum kelkaj sekundoj. La plej disvastiĝinta raketotipo estis M-21 kun kalibro de 122,4 mm. La BM-24 (12 tuboj) kun kalibro de 240,9 mm kaj atingopovo de 6.000 m, disvastiĝis internacie.

La evoluigo de la raketoj komenciĝis en la 1930-aj jaroj, la unua ekzemplero estis pretigita en 1938. Oni celis uzi ilin kontraŭ aviadiloj. Poste oni pluevoluigis ĝin kaj alfiksis je ŝarĝautoj. La unua elprovo de la armilo okazis en somero de 1939, en la japana-rusa limkonflikto. Tiam ili estis muntitaj al aviadiloj.

La pluevoluigita versio M-132 (BM-13-16) estis preta je junio de 1941 por produktado. Ties unua uzo okazis la 14-an de julio 1941 je la 15a kaj 15’, do tri semajnojn post la germana atako, kiam 7 katjuŝoj pafis 112-foje je Rudnja (regiono de Smolensk) [1]

Laŭ la franca versio de Vikipedio: «La 14-an de julio 1941, je la 15-a kaj 15’, eksperimenta artileria baterio de sep lanĉiloj estis uzata por la unua fojo en batalo kontraŭ la germana armeo ĉe la urbo Rudnja,(regiono de Smolensk) sub la ordono de la kapitano Flerov. Li uzis sian baterion kaj poste sukcesis kun siaj soldatoj antaŭenri plurajn kilometrojn en la germanajn liniojn, kaŭzante multe da damaĝo. Poste, dum li riskis esti kaptita far la germanoj, li mortigis sin kun sia lasta baterio, kiun li eksplodigis, por ke tiu tutnova armilo ne falu en malamikajn manojn.»

Aldone, laŭ la franca teksto de la retarkivo de Wayback Machine (ne plu aŭdebla) tekstas :

Citaĵo
 Nun neniu povas diri, kial la sovetia multobla raketlanĉilo BM-13 de la Dua Mondmilito ricevis virinan nomon, kaj eĉ tiam en ĝia eta formo "Katjuŝa". Oni diras, ke ĉi tiu armilo estis tiel alnomita pro la titolo de la kanto "Katjuŝa", kiu populariĝis antaŭ la milito. Tiu ĉi versio estas sufiĉe konvinka ĉar la baterio unue ekpafis la 14-an de julio 1941, ĉe la nazia kunveno sur la placo de la urbo Rudnja, Smolensk-regiono. La baterio estis instalita sur klifo kaj pafita en rekta celo, tial la soldatoj tuj faris la ligon kun la klifo menciita en la kanto. Estas malfacile imagi, kion sentis tiuj, kiuj estis trafitaj de la Katjuŝa. Laŭ la postvivantoj (kaj la germanaj kaj la sovetiaj soldatoj), ĝi estis unu el la plej teruraj impresoj, kiujn ili spertis dum la tuta milito. Ĉiu priskribis siamaniere la sonon, kiun faris la raketoj dumfluge – muelante, muĝante aŭ kriante. Cetere, estis pro tiuj hurloj ke la "Katjuŝa" estis alnomitaj "la orgenoj de Stalin" fare de la germanoj. Ĉiukaze, ilia uzo kombine kun la sekvaj eksplodoj, transformante kelkajn hektarojn da tero en amason da derompaĵoj kaj kripligitaj korpoj en kelkaj sekundoj, produktis teruran psikologian efikon. Kiam sovetiaj soldatoj poste invadis malamikajn poziciojn, ili renkontis neniun reziston ĉar la pluvivantoj freneziĝis (...) La germanoj vere volis trovi tiun ĉi teruran armilon, kiu estis zorge protektita ĉe la rusa flanko. La malamiko neniam povis meti manojn sur ununuran baterion de Katjuŝaj dum la tuta milito. 

Diversaj tipoj de katjuŝo estis plu uzataj post la Dua Mondmilito.

Ekzemplo pri la funkciado: ĉiuj 16 pafaĵoj de BM-18-16 estis elĵetitaj ene de 7 ĝis 10 sekundoj. La replenigo daŭris 2 ĝis 3 minutojn.

Remove ads

Referencoj

Literaturo

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads