Starship (raketo)

raketa sistemo From Wikipedia, the free encyclopedia

Starship (raketo)
Remove ads

Starship (antaŭe BFR, esperante "Steloŝipo") estas projekto por krei grandan raketon de la usona firmao SpaceX kaj de la Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (NASA). La raketo konsistas el du partoj: la akcela raketo Super Heavy (esperante "Super Peza") kaj la supra parto, kiu ankaŭ nomiĝas Starship kaj estas samtempe raketo kaj kosmoveturilo.[1]

Thumb
Komparo inter Starship kaj aliaj grandaj raketoj.
Rapidaj faktoj Fabrikisto, Lando ...


Remove ads

Planoj

Artemiso

NASA planas uzi la raketon por la flugo 3 kaj 4 de la luna programo Artemiso. Post tio estas planoj por marsaj misioj en la 2040-aj jaroj.[2]

Planoj de SpaceX

La firmao SpaceX volas uzi la raketon por pli malmultekoste konstrui la satelitan interretan sistemon Starlink. Aldone, multaj privataj firmaoj planas uzi la raketon.

Koncepto

Reuzebleco

Kerna elemento de la koncepto estas la plena reuzebleco de ĉiuj raketaj komponentoj, kiu celas krei precipe kostefikan utiligon de la raketo. Kiam la nombro da reuzoj pliiĝas, la kosto per lanĉo malpliiĝus ĉar la produktadaj kostoj estus disigitaj inter pli granda nombro da uzoj. Nur la kostoj por brulaĵo kaj prizorgado de la raketo estus ĉiam la samaj.

Bazaj kapabloj kiel ekzemple revenflugo kaj vertikala surteriĝo de raketoj jam estis testitaj kun la Grasshopper-testveturilo kaj tiam alportitaj al seria produktado sur la Falcon 9-raketoj.

Seria produkado

SpaceX jam uzas serioproduktadon en relative grandaj kvantoj en siaj nunaj raketoj. Tiel komponentoj povas esti produktitaj pli malmultekoste.

Brulaĵo

La raketo uzas metano kun likva oksigeno kiel brulaĵo. Kvankam likva hidrogeno (LH2) kombinita kun likva oksigeno (LOX) donus pli altan impulson, SpaceX decidis kontraŭ tiu brulaĵkombinaĵo. La kialo estas la dezirata produktado de metano sur Marso.

Duparta raketo

La raketo konsistas el du partoj: la akcela raketo Super Heavy kaj la supra parto, kiu ankaŭ nomiĝas Starship kaj estas samtempe raketo kaj kosmoveturilo.

Replenigado de brulaĵo en orbito

La replenigado de kosmoŝipoj en tera orbito estas esenca por kostefika interastra transporto. SpaceX jam efektivigis teknologion por plene aŭtomata rendevuo kaj aldokiĝo kun la kosmoŝipo Dragon 2. Por Staship, du ŝipoj - unu el kiuj estas petrolŝipo - aldokos, supozeble uzante al la samajn elementojn al kiuj la fueliloj de la lanĉsistemo estas konektitaj.

Remove ads

Variaĵoj

Homporta variaĵo

Laŭ konceptoj la interna spaco kun aero havos ĉirkaŭ 825 m3 da spaco, kiu estas pli granda ol la interna pasaĝera spaco de Airbus A380 (775 m3) kaj simila interna spaco kiel la Internacia Kosmostacio (ISS). Verŝajna grandeco de skipo estas ne pli ol 12 personoj, kvankam teorie ĝis 100 personoj eblus.[3]

Fuelporta variaĵo

Starship povos esti replenigita per aldokiĝo al aparte lanĉita fuelparta Starship en orbito. Fari tion pliigas la maskapaciton de la kosmoŝipo kaj permesas al ĝi atingi pli altajn celojn, kiel ekzemple geosinkrona orbito, la Luno kaj Marso.

Thumb
La akcela raketo sukcese revenis dum la kvina testa flugo je la 13-a oktobro 2024.

Ŝarĝoporta variaĵo

La kargoversio de Starship kapablos transporti satelitojn aŭ kosmostaciomodulojn. SpaceX asertas la maksimuman diametron de la utila ŝarĝo kiel 8 metroj, kun maksimuma alteco de 17.24 metroj.

Testaj flugoj

La testado komencis en aprilo 2023. La unuaj sukcesaj flugoj okazis en frua 2024. Je la 13-a de oktobro 2024 la akcela raketo sukcese surgrundiĝis dum la kvina testa flugo ITF-5.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads