Stelookangulopluredro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Stelookangulopluredro
Remove ads

La stelookangulopluredro (stelo-ok-angulo-pluredrostela 8-angula pluredro), aŭ steligita okedrook-angula stelokombinaĵo de du kvaredroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 2 kvaredroj. Ĝi estas ankaŭ steligo de la regula okedro.

Rapidaj faktoj

Ĝia du-dimensia modelo estas sciata kiel la stelo de Davido. Ĝia nomo estis donita de Keplero en 1609, kvankam ĝi estis sciata al pli fruaj geometroj. Ĝi unue estis prezentita en De Divina Proportione de Pacioli en 1509.

Ĝi estas la plej simpla el kvin regulaj kombinaĵoj kiuj povas esti konstruitaj el identaj platonaj solidoj.

Kiel kombinaĵo, ĝi estas konstruita kiel la unio de du kvaredroj, orientitaj kiel dualaj unu al la alia. Ĝi havas la saman situon de verticoj kiel kubo. La komunaĵo de la du kvaredroj formas enan okedron, kiu havas la samajn edrajn-ebenoj kiel la kombinaĵo.

Ĝi povas vidiĝi kiel okedro kun kvaredraj piramidoj sur ĉiu edro. Ĝi estas simila al la konveksa katalana solido, la trilateropiramidigita okedro, kiu havas pli mallongajn piramidojn.

Ĝi estas ankaŭ la sola steligo de okedro, kaj estas tiel pluredro de Wenninger W19.

La steligaj facetoj estas:

Remove ads

Vidu ankaŭ

Remove ads

Referencoj

  • Luca Pacioli, De Divina Proportione, 1509.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads