Steven Wilson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Steven John WILSON, naskiĝinta la 3an de novembro 1967 en Kingstono ĉe la Tamizo,[1] Londono, estas angla multinstrumentista muzikisto, kantisto kaj komponisto, ordinare kunligita al la sceno de progresiva roko. Kvankam precipe konata kiel gvidanto de la grupo de roko progresiva Porcupine Tree, Wilson partoprenis en pluraj aliaj projektoj, kaj nune produktas muzikon nur kiel sola artisto.
Remove ads
Biografio
Steven Wilson naskiĝis la 3an de novembro 1967 en Kingstono ĉe la Tamizo. Li estis logata de muziko ekde kiam li estis okjara. Lia infanaĝo estis lulata de la kulturo muzika de liaj gepatroj, adpetoj de muzikoj progresivaj. Dekunujara, li trovis klasikan gitaron kaj dediĉis sin al eksperimentadoj sonaj per aparataro malkomplika (mikrofono, surbendigilo) fabrikita de sia patro, inĝeniero.
Inter 1984 kaj 1986, Steven Wilson surbendigis kun la grupoj Altamont kaj Karma. Danke al la sukceso de Porcupine Tree, kelkaj komponaĵoj reaperis. Dum sia sperto kun tiuj grupoj, lia stilo muzika orientiĝis al progresiva roko kaj psikedela rokmuziko
En 1987 Steven Wilson fundis du grupojn: No-Man kun Tim Bowness kaj Porcupine Tree kun sia amiko Malcom Stocks. Porcupine Tree estis unue blaga projekto pri fikcia rokgrupo de la sepdekaj jaroj, tiel la du amikoj pruvis la ekzistadon per la komponaĵoj de Steven Wilson, inspirataj de la grandaj grupoj de iliaj infanaĝo kiel Pink Floyd. Sed rapide Steven Wilson komprenas ke tiuj komponaĵoj estas enmarketigindaj kaj surbendigas du albumojn: On the sunday of life en 1991 kaj Up the downstairs en 1993. La projekto de Steven Wilson, nome Porcupine Tree, iĝis vera grupo en 1993 kun Colin Edwin (basgitaro), Richard Barbieri (klavaroj) kaj Chris Maitland (drumoj), Wilson gitaranta kaj kantanta. La grupo surbendiĝis ankoraū ok albumojn inter 1995 kaj 2009, esplorante diversajn muzikajn stilojn kaj iĝis sukcesa. En 2002 la drumisto Gavin Harrison anstaūis Chris Maitland kaj en 2010 la grupo ĉesis, ĉiuj anoj estis volantaj engaĝiĝi en diversajn projektojn.
En 2008 Steven Wilson, vojaĝanta tra la tuta mondo, surbendigis sian unuan albumon solan: Insurgentes, eklektikan albumon kies titolo devenas el nomo de stratego en Meksiko.

Post Insurgentes, li engaĝiĝis pri la miksado de pluraj albumoj de grandaj grupoj de roko kiel King Crimson kaj Jethro Tull. Kaj komencis verki tion kio iĝis lia dua albumo, Grace for Drowning, duobla albumo dividita en du partoj: Deform to form a star kaj Like dust I have cleared from my eye, pli malluma ol la unua. En tiu albumo troviĝas muzikistoj, kiel Jordan Rudess (Dream Theater), Steve Hackett (Genesis) aū Pat Mastelotto kaj Tony Levin (King Crimson). Tiu albumo estis tia sukceso ke Steven Wilson decidis foriri en turneo kun Marco Minnemann (drumoj), Nick Beggs (basgitaro kaj Chapman Stick), Adam Holzman (klavaroj), Theo Travis (transversa fluto kaj saksofono) kaj Aziz Ibrahim kaj Niko Tsonev (gitaroj). Dum tiu turneo, en Meksiko, estis surbendigata koncerto por la DVD Get all you deserve.
En 2012 Steven Wilson komencis komponi sian trian albumon, The raven that refuse to sing en kiu oni retrovas la muzikistojn de la turneo, escepte de la gitaristo Niko Tsonev, anstataŭita de Guthrie Govan. La albumo estis surbendigata en Los-Anĝeleso kaj miksadata de Alan Parsons. Ĝi estis sukcesa.
En 2015 aperis la kvara albumo de Steven Wilson, Hand. Cannot. Erase., inspirata de la vera historio de Joyce Vincent, juna londona virino, kiu estis trovita en sia loĝejo du jarojn post sia morto. En tiu albumo, Steven Wilson kunlaboris kun la israela kantistino Ninet Tayeb.
Komence de 2017, Steven Wilson laboris pri sia kvina albumo To the bone kiu surmerkatiĝis je la 18a de aŭgusto. En 2021 eldoniĝis lia sesa, The future bites.
En 2021, kun Barbieri kaj Harrison, (sen Edwin) li revivigis la grupon Porcupine Tree por la albumo Closure/Continuation kaj la sekvanta turneo. Li poste reekkarieris sola, publikigante en 2023 sian sepan albumon The harmony codex.
Remove ads
Aliaj projektoj
Blackfield
Blackfield estas rokgrupo fondita en 2001 de Steven Wilson kaj la israela kantisto Aviv Geffen. Ili surbendigis kvin albumojn, sed sur la kvara Steven Wilson aperis nur kiel faristo kaj gastgitaristo kaj kantisto. La kvina aperis en februaro 2017.
Bass Communion
Bass Communion estas kaŝnomo sub kiu Steven Wilson surbendigis naū albumojn de instrumenta kaj minimalista muziko inter 1998 kaj 2011.
Storm Corrosion
Storm Corrosion estas muzika projekto de Steven Wilson kaj Mikael Akerfeldt de la metalgrupo Opeth. La samnoma albumo, aperigita en 2012, enhavas folkloran sed esoteran kaj mallumegan muzikon.
Incredible Expanding Mindfuck
Incredible Expanding Mindfuck estas kaŝnomo sub kiu Steven Wilson surbendigis kvar albumojn de krautroka kaj eksperimenta muziko inter 1996 kaj 2001.
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
