Strutaĵo
la viando de la struto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La viando de struto aŭ strutaĵo estas vianda produkto devena de la bestobredado aŭ ĉasado de struto. Ĝi estas uzata kiel tipa viandofonto en Aŭstralio, sed ĝi etendiĝis ankaŭ al aliaj partoj de la mondo kiel kompreneble en Afriko (kaj ĉefe populara en kelkaj zonoj de Sudafriko[1]) kaj Eŭropo, parte pro enspezigeblo je ties bredado kiu produktas krom aprezata viando: ledon kaj ovojn, kaj estas valorigitaj ankaŭ ĉe kelkaj kuirartoj la internaĵoj. Iom post iom ties viando familiariĝas kaj eblas trovi ĝin en specialigitaj buĉejoj en preskaŭ ĉiu eŭropaj grandurboj. La konsumantoj tutmonde kutime havas opinion tre favoran pri tia viando; estas ideo tre ĝeneraligita ke la strutaĵo estas "pli saniga" ol aliaj viandoj.[2]
La gusto de struta viando (konsiderata ruĝa viando) similas al sengrasa bovaĵo (ĉiu 100 g de viando havas po 3 gramojn de graso kontraŭ 10,5 de la bovaĵo kaj 15,2 de porkaĵo[3]) kaj estas malalta en graso kaj kolesterolo,[4] same alta en kalcio, proteinoj kaj fero, pri tio eĉ pli alte ol ĉe aliaj ruĝaj viandoj.[5]
Antaŭkuire, ĝi estas malhelruĝa aŭ ĉerizruĝa, iomete pli malhela ol la bovaĵo.[6]
La konsumantoj akceptas tiun viandon senprobleme ĉar ĝi montras ian similecon laŭ gusto kaj teksturo kun la bovaĵo se ĝi estas servata en grandaj kvantoj. Tamen, en malgrandaj porcioj ĝi estas foje konfuzita kun la viando de meleagro aŭ de koko. La viando de struto devenas grandparte de la kruroj kaj postaĵo; la struto ne havas profiteblan "bruston" kiel kokoj aŭ meleagroj. La graso de struto estas koncentrita en iaj partoj de ties anatomio kaj eblas fari facilajn tranĉojn sen miksi viandon kun graso, kio ne okazas ĉe la porkaĵo aŭ la bovaĵo.
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads