Szilágy (vilaĝo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Szilágy [silAdj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs.
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Szilvágy. |
Bazaj informoj
- Areo: 12 6 km²
- Loĝantaro: 320
- Poŝtkodo: 7664
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°06′06″N 18°24'23″E
Situo
Szilágy situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Pécsvárad troviĝas 7, Pécs 20, Budapeŝto 185 kilometrojn [rompita ligilo].
Historio
La unua skriba mencio devenis el 1015 laŭ tiama hungara ortografio "Zylag". En 1543 la turkoj okupis la komunumon, tamen ĝi restis viva. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En Szilágy migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- romkatolika Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Szilágy) el la mezepoko
Nomportantoj
Familia nomo Szilágyi apartenas al la oftaj nomoj, ekzemple en telefonlibro de Budapeŝto de 2008 listiĝas pli ol 2 paĝoj el tiu nomo.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads