TV5 Monde
franca televidkanalo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
TV5 Monde estas internacia televidkanalo kiu elsendas 24 horojn sur 24 en la franca lingvo. TV5 Monde estas la kvara plej grava tutmonda televidkanalo post MTV, CNN kaj BBC World.
Remove ads
Historio
La fondintoj de TV 5 estas : TF1, Antenne 2, FR3, TSR kaj RTBF. En 1986 aliĝis la konsorcio de Kebekio (CTQC) formita de Radio-Canada kaj Télé-Québec. TF1 ĉesas kunlabori en 1987 okaze de ĝia privatigo.
Ĝi komencis elsendi la 2-an de januaro 1984. Nomita TV5 ĝis 2006 kiam al ĝia nomo oni aldonis Monde (mondo) por substreki ĝian tutmondan kampon.
Programoj
La plejparto de la programaro konsistas el novaĵoj, dokumentfilmoj, filmoj kaj programoj por ĝenerala publiko.
La plimulto de la enhavo venas de la servoj de la publikaj televidoj de franclingvaj landoj. Ili estas:
- France 2
- France 3
- France 5
- ARTE France
- RTBF (Radio Télévision Belge de la Communauté Française) de Belgio
- TSR (Télévision Suisse Romande de Svislando)
- Radio-Canada de Kanado
- Télé-Québec de Kanado
- RFO (Réseau France Outremer)
- CIRTEF (Conseil International des Radios-Télévisions d'Expression Française).
La elsendoj dividiĝas en 8 regionaj satelitaj elsendoj: Afriko, Latinameriko, Azio, Usono, Eŭropo, Francio/Belgio/Svislando, Proksima Oriento (ekde Parizo) kaj Kebekio/Kanado (ekde Montralo). La programoj estas subtekstataj en 10 lingvoj.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo de TV5 Monde www.tv5.org
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads