Tablada
kvartalo de Sevilo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La kvartalo Tablada estas en Sevilo, Andaluzio, Hispanio, nome en la okcidenta zono de la urbo, malantaŭ la areo de la Foiro de Aprilo. Ĝi estas en la Distrikto Los Remedios.
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tablada (stacidomo). |
Ĉefa agado estas industrio, pro la fabriko de CASA (Construcciones Aeronáuticas, SA), la Haveno de Sevilo kaj malgranda industria zono.
Fine de la 19-a jarcento oni kreis aerodromon en kiu en 1910 okazis la unua flugo super Sevilo. Poste oni kreis aerklubon en Tablada kaj militistan aerodromon. En 1920 Alfonso la 13-a inaŭguris la Aerbazon de Tablada,[1] de la Hispana Aerarmeo, el kiu poste oni kreis rezidejan kvartalon. Tiukadre estas nun en Tablada bazlernejo Colegio Público Vara de Rey kaj mezlernejo Instituto de Educación Secundaria Carlos Haya.
Remove ads
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads


