Tanimbara bubuko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Tanimbara bubuko, konata ankaŭ kiel Tanimbara akcipitrostrigo (Ninox forbesi), estas specio de strigoj en la familio Strigedoj kaj genro Ninox. Ĝi estas endemio de Tanimbaraj insuloj, Molukoj, Indonezio, kie ĝi vivas en natura habitato de subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Iam ĝi estis konsiderata subspecio de Moluka bubuko, ĝis kiam ĝi iĝis dividita en kvar apartaj specioj.
La Tanimbara bubuko estas cinamobruna strigo kun blanka vizaĝdisko trairata de nigra strio. La brusto estas senmarka helbruna, dum la ventro estas blankeca kun horizontalaj fajnaj helbrunaj strietoj.
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



